El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aprobita la leĝo pri publikaj bibliotekoj de la Ĉina Popola Respubliko

| 2017-11-07
Bookmark and Share


   La 4-an de novembro la 30-a sesio de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la leĝon pri publikaj bibliotekoj de la Ĉina Popola Respubliko. Laŭ la leĝo la registaroj de la gubernia aŭ pli altaj niveloj devas starigi publikajn bibliotekojn kaj senpage provizi la publikon per publika spaco por serĉado de libroj kaj ilia depruntado, legadoĉambroj,  studĉambroj, kaj servoj kiel publikaj prelegoj, stimulado de legado, trejnado kaj ekspozicioj. Samtempe, publikaj bibliotekoj devas malfermiĝi ankaŭ en la publikaj feritagoj, kaj do dum tiuj tagoj estas viziteblaj en certaj horoj. La leĝo validiĝos en la 1-a de januaro 2018.



   La leĝo ankaŭ donas diversajn preskribojn por pli bona kaj konvena servado de la publikaj bibliotekoj. Ekzemple, la ŝtato starigos ciferecan reton de publikaj bibliotekoj kun unuigita normo kaj interkonekto, kaj antaŭenigos oportunajn servojn de publikaj bibliotekoj per ciferecaj kaj interretaj teknologioj.



    La leĝo ankaŭ emfazas, ke por infanoj, maljunuloj, handikapuloj kaj aliaj apartaj sociaj grupoj oni devas aktive krei kondiĉojn provizante ilin per libroj taŭgaj al iliaj bezonoj, senbaraj alirebloj kaj diversaj aliaj servoj. La ŝtato subtenos la disvolviĝon de publikaj bibliotekoj en la regionoj de malnovaj revoluciaj bazoj, regionoj kun grandnombraj nacimalplimultoj, landlimaj regionoj kaj malriĉaj regionoj. 



Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments