El Popola Ĉinio>头条新闻>

Stephen A. Orlins: la plej granda gajnanto de la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas dulandaj popoloj

| 2017-11-07
Bookmark and Share

de ZHU DONGYANG, XIE E kaj HU YOUSONG, Xinhua-a Novaĵagentejo


Stephen A. Orlins, prezidanto de la Ŝtata Komitato por Uson-Ĉinaj Rilatoj


    Parolante pri sia ĵus finita vojaĝo en Ĉinio, Stephen A. Orlins, 67-jara prezidanto de la Ŝtata Komitato por Uson-Ĉinaj Rilatoj, diris, ke li spertis veturadon per grandrapida trajno en Ĉinio.


    "Hodiaŭ mi trajne vojaĝis de Nov-Jorko al Vaŝingtono. Tio rememorigis al mi la sperton veturi per grandrapida trajno en Ĉinio antaŭ unu semajno. En 1979 mi unuafoje vizitis Ĉinion. Tiam por vojaĝo inter Pekino kaj Ji'nan estis bezonataj 12 horoj, kaj nun sufiĉas malpli ol du horoj." Tion Orlins diris al raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo antaŭ nelonge. 


    Orlins, kiu okupiĝas pri komerco inter Usono kaj Ĉinio jam de pli ol 30 jaroj, estas rigardata kiel "spertulo pri Ĉinio" en komerca rondo de Usono. La grandega ŝanĝo de Ĉinio en la lastaj jaroj donis al li profundan impreson. La iniciato "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio estas ofte parolata de li dum babiladoj kun siaj amikoj. Li opinias, ke la iniciato alportos al Usono kaj la tuta mondo multajn profitojn. 


    "La investo altirita de la iniciato liberigos dekojn da milionoj da homoj el malriĉeco, tio havos tre profundan kaj pozitivan influon." Orlins diris: "Mia amiko Robert Zoellick, eksa prezidanto de la Monda Banko, diris, ke Ĉinio estas respondeca partoprenanto de la monda sistemo kaj ludas pozitivan kaj konstruivan rolon en la mondo. Mi kredas, ke tion pruvis la faroj de Ĉinio akceli la konstruadon de 'La Zono kaj Vojo' kaj starigi la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon."   


    Laŭ Orlins, la plej granda karakterizaĵo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio dum la lastaj jaroj estas reciprokaj utiligo kaj profito. "La kunlaboro inter la du landoj ne nur utilas al duflankaj entreprenoj, sed ankaŭ favoras al la dulandaj popoloj. Tio bone atestas la fakton, ke la duflanka kunlaboro en ekonomio kaj komerco ne estas nul-suma ludo."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments