El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 2-a E-Forumo de 5 provincoj kaj urbo okazis en Ŝanhajo

| 2017-11-07
Bookmark and Share

    Dum la 3-5a de novembro la Ŝanhaja Esperanto-Asovio okazigis la 2-an Esperanto-Forumon de Ŝanhajo kaj 4 provincoj, nome Zhejiang, Jiangsu, Henan kaj Shanxi. La 1a Esperanto-Forumo okazis pasintjare en urbo Hangzhou de provinco Zhejiang.


    La ĉeftemo de la Forumo estas: Esperanto konektas la mondon --- nova ŝanco en la Zono kaj Vojo.



    En la 3-a de novembro inaŭguriĝis la Forumo en insulo Chongming,Ŝanhajo. Sinjoro Wang Minhao, prezidento de Ŝanhaja Esperanto-Asocio faris salutvorton.


    Dum la Forumo laŭ la ĉeftemo ĉeestantoj kun granda intereso aŭskultis 7 prelegojn:


    1.Esperanto --- Ŝlosilo kontraŭ kultura obstaklo sur la itineroj de la Zono kaj Vojo. (Ĉhielismo,Shanxi)

    2. Pri Zheng He --- la pioniro de la Zono kaj Vojo. (Wang Ling, Jiangsu)

    3. Penso pri nova medio kaj Esperanto laŭ la Zono kaj Vojo.(Xu  Jing, Ŝanhajo)

    4. Agado de niaj pioniroj en Esperanto-movado.(Zheng Yu, Ŝanhajo)

    5.Konciza prezento pri insulo Chongming.(Tang Yon, Ŝanhajo)

    6.Ĉarma Zhengzhou (Kong Lei, Henan)

    7.Esperanto-movado en provinco Zhejiang.(Zhu Baolon, Zhejiang)


    Dum la Forumo partoprenantoj ankaŭ ĝuis interkonan vesperon kaj artan vesperon, en kiuj esperantistoj el diversaj lokoj prezentis brilajn programerojn.


    La forumo decidis, ke la 3-a Forumo okazos venontjare en urbo Xinxiang de la provinco Henan.


(Raportis Wang Minhao)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments