El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj donitaĵoj el karbon-monitora satelito estas senpage kunhaveblaj

| 2017-11-03
Bookmark and Share

de LU JIAN kaj FU LILI


Je la 3-a horo kaj 22 minutoj de la 22-a de decembro, 2016 en la Satelito-Lanĉa Centro de Jiuquan, Ĉinio lanĉis scienc-eksperimentan sateliton por monitori karbonan dioksidon tutmonde. (dokumenta foto)


    "Estos senpage kunhaveblaj tutmonde la donitaĵoj senditaj de la nov-generacia senmova meteologia satelito de Ĉinio "Fengyun-4" kaj tiuj el la unua scienc-eksperimenta satelito de la lando por monitori karbonan dioksidon tutmonde." Tiu grava informo estas publikigita de ĉina reprezentanto en la Ĉina Tago de la 14-a Plena Kongreso de la Grupo por Tergloba Observado, okazinta en la 24-a de oktobro. 


    Ekde tiu tago la donitaĵoj senditaj de la karbon-monitora satelito estas kunhaveblaj tutmonde. Nun Ĉinio fariĝis la tria lando, kiu liveras donitaĵojn el karbon-monitora satelito, post Japanio kaj Usono.


    Laŭ ĉefaj opinioj de meteologoj, karbona dioksido estas ĉefa faktoro, kiu kaŭzas tutgloban varmiĝon. Pro tio preciza kaj akurata konado pri ŝanĝoj de denseco de karbona dioksido estas tre grava. "Karbon-monitora satelito iagrade liveris solvon tiucele, ĉar ĝi povas kapti monitor-donitaĵojn de karbona dioksido en la aero de la tuta terglobo." Tion diris Zhang Peng, ĝenerala direktanto de la surtera utilig-sistemo de la karbon-monitora satelito kaj vicestro de la Ŝtata Satelita Meteologia Centro. 


    Zhang Peng diskonigis, ke la karbon-monitora satelito ĉiutage flugas 14-15-foje sur la orbito je 700 kilometroj for de la surfaco de la terglobo kaj povas kapti donitaĵojn el areoj kun diametro de ĉirkaŭ 300 kilometroj. 


    Laŭ diskonigo de Zhang Peng, donitaĵoj de karbon-monitora satelito povas liveri sciencan bazon por ĉina regado de atmosfero. Nun veteranaj uzantoj povas senpage utiligi unuanivelajn datumojn el la satelito por ricevi informojn pri karbona dioksido. "Nun Ĉinio senĉese penadas por testi algoritmon de karbon-monitora satelito kaj ĝiajn produktaĵojn. En la estonteco Ĉinio liveros la duanivelan datumon pli vaste uzeblan kaj diagramon pri distribuo de karbona dioksido en la tuta mondo por fari sian kontribuon por traktado de la klimata ŝanĝo tutmonda," diris Zhang Peng. 


Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments