【E-Radio】Estis elektitaj novaj konstantaj membroj de Politika Buroo de la 19-a Centra Komitato de KPĈ.

| 2017-11-02
Bookmark and Share


    Saluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


    – Estis elektitaj novaj konstantaj membroj de Politika Buroo de la 19-a Centra Komitato de KPĈ.


    – 1915 maljunuloj en Hainan-provinco de Ĉinio estas pli ol 100-jaraj.


    – Ĉina lingvo furoras en Eŭropo.


    – Ĉinio disvastigos mediamikan pakadon.


    La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn


    – Estis elektitaj novaj konstantaj membroj de Politika Buroo de la 19-a Centra Komitato de KPĈ.


    Dum la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estis elektitaj la novaj konstantaj membroj de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de  Komunista Partio de Ĉinio. Ili estas Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng.


    – 1915 maljunuloj en Hainan-provinco de Ĉinio estas pli ol 100-jaraj.


    Laŭ Hainan-a Oficejo pri Maljunuloj, ĝis septembro 2017 en Hainan vivas 1915 maljunuloj, kies aĝoj superas 100 jarojn. Tio signifas ke en ĉiu cent milo da homoj estas 21 centjaruloj. Ekde 1998 Nanshan-pitoreskejo faris enketadon pri la loĝmedio, vivmaniero, partopreno en sociaj aktivecoj, fiziologiaj kaj psikologiaj trajtoj de tiuj centjaruloj. Post enketado al 862 centjaruloj oni resumis kelkajn vivmanierojn, kiuj utilas al longa vivo, kiel konstanta vivmedio, libera vivo, manĝado de malgrasaj kaj ne tre spicaj nutraĵoj, laborado kaj respektado al maljunuloj.


    – Ĉina lingvo furoras en Eŭropo.


    Britio jam prenas la ĉinan lingvon en sia eduka sistemo kiel unu el la gravaj enhavoj en la elementa kaj mez-nivela edukado de la lando, kaj planas ene de kvar jaroj trejni almenaŭ 5 000 mezlernejanojn, por ke ili povu lerte uzi la ĉinan lingvon, kaj samtempe trejni cent ĉinlingvajn instruistojn. En Francio, la nombro de ĉinlingvaj lernantoj en elementaj kaj mezaj lernejoj kvarobliĝis, kaj la ĉina lingvo jam fariĝis la kvara plej populara fremda lingvo, post respektive la hispana, la germana kaj la itala. En pluraj germanaj ŝtatoj estas ekzameno pri la ĉina lingvo okaze de la fino de lernado en mezlernejo.


    – Ĉinio disvastigos mediamikan pakadon.


    Ĉina retkomerca platformo Suning.com lanĉis reuzeblan plastan keston por paki varojn. Kiam retaĉetinto ricevas la varon, ekspedisto reprenas la skatolon kaj faldas ĝin por refoja uzo. La skatolo kostas 25 juanojn kaj povas esti reuzata pli ol milfoje. La retejo JD.com lanĉis reuzeblan sakon por paki varojn. Cainiao disvolvis kurieran sakon centprocente biodegradeblan. Per tiaj iniciatoj ĉinaj firmaoj klopodas mildigi damaĝojn al la medio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments