El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua aro da kantocignoj atingis Rongcheng de Shandong

| 2017-10-30
Bookmark and Share


    Lastatempe apud Kantocigno-Lago en la Ŝtatnivela Naturrezervejo de Kantocignoj, laborantoj trovis sep kantocignojn. Ili estas la unua grupo da kantocignoj, kiuj venas por travintri tie ĉi-jare.


    Laborantoj diris, ke Rongcheng estas grava haltejo kaj travintrejo de birdoj migrantaj de nordo al sudo. Ekde la fino de oktobro kantocignoj atingis Rongcheng post longa vojaĝo. Ĉi-jare la alvena dato de la unua grupo de kantocignoj estis kelkajn tagojn pli frue ol antaŭe. En sekvaj tagoj pli da kantocignoj atingos ĝin. En la lastaj jaroj pro pliboniĝo de vivmedio, la nombro de kantocignoj al Rongcheng stabile kreskis, kaj preskaŭ dek mil kantocignoj travintras tie ĉiujare.


    Yandunjiao-vilaĝo kun ĉirkaŭ 500 familioj situas en la plej orienta punkto de Shandong-provinco. Ĉiujare grandnombraj kantocignoj atingas tie por vintrumado, pro tio, la vilaĝo estas ankaŭ nomata kantocign-vilaĝo. Qu Rongxue el la vilaĝo diris, ke komence la kantocignoj estis timemaj. Vilaĝanoj spontanee faras patroladon por savi la kantocignojn kiam ili mismanĝas plastan sakon aŭ estas retenitaj de algo je piedoj, kaj por malhelpi fremdulojn postkuri aŭ bati la birdojn. Iom post iom la kantocignoj prenas homojn kiel siajn amikojn.



    Respondeculo de Stacio de Protekto de Sovaĝaj Bestoj kaj Plantoj sub Rongcheng-a Forstkultura Administracio diris, ke ĉiutage laborantoj manĝigas maizon kaj ĉinan brasikon al la kantocignoj, kaj la jara kvanto de la manĝaĵoj superas 20 tunojn. Krome, la registaro ĉiujare kompensas la ekonomian perdon al la vilaĝanoj, se la kultivataj tritikplantidoj en la kampo estas formanĝitaj de kantocignoj. "La kantocignoj trovas bonajn nutraĵojn kaj trankvile loĝas ĉi tie, tial ili ne volas foriri. Antaŭe ili restis tri monatojn ĉi tie, kaj nun maksimume kvin monatojn. Ili forflugas en la mezo de la sekva marto."


    Rongcheng estas unu el la plej grandaj vintrejoj de kantocignoj en Azio. Por protekti la kantocignojn, Rongcheng starigis naturan rezervejon de kantocignoj en 1985. En aprilo 2007 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la naturan rezervejon kiel ŝtatnivelan, kun la totala areo de 1 675 hektaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments