El Popola Ĉinio>头条新闻>

1915 pli-ol-100-jaraj maljunuloj en Hainan-provinco de Ĉinio

| 2017-10-27
Bookmark and Share


   En la 26-a de oktobro, Sanya-a Kultura Festivalo pri Longa Vivo 2017 inaŭguriĝis en Nanshan de Sanya, Hainan-provinco en suda Ĉinio. En Nanshan kolektiĝis 5 maljunuloj pli-ol-100-jaraj, 12 maljunuloj pli-ol-90-jaraj kaj 15 geedzoj, kiuj geedziĝis por 50 jaroj. Ili altiris multajn homojn, kiuj deziras koni ilian sekreton pri longa vivo.



   Pli-ol-100-jaraj geedzoj Wang Zhaoxiang kaj Su Aizhen el Lingao-gubernio de Hainan feliĉe vivas kun aliaj tri generacioj de sia familio. La 103-jara Wang Zhaoxiang iam estis spertulo pri kondukado de fiŝ-ŝipo. Li estas ankaŭ la 6a-generacia heredanto de la metio lignoskulptado de homfiguroj. Nun li estas en bona sanstato kaj ŝatas drinki memfaritan rizvinon. Lia 101-jara edzino Su Aizhen estas tre pura. Ŝi povas mem lavi vestojn kaj kuiri. Ŝia hararo estas nigra.


    En la malfermo de la festivalo, maljunuloj prezentis siajn talentojn. 92-jara Li Qihua el Sanya estas taksata kiel la plej movlerta avo. Li prezentis plektadon de korbo kaj lia lerteco vekis laŭdon de la vizitantoj. 


    Laŭ la plej nova datumo el Hainan-a Oficejo pri Maljunuloj, ĝis septembro 2017 en Hainan vivas 1915 maljunuloj, kies aĝo superas 100 jarojn. Tio signifas ke en ĉiu cent mil homoj estas 21.04 centjaruloj. Kaj ekde 1998 Nanshan-pitoreskejo faris enketadon pri la loĝmedio, vivmaniero, partopreno de sociaj aktivecoj, fiziologia kaj psikologia trajtoj de tiuj centjaruloj. Post enketado al 862 centjaruloj oni resumis kelkajn vivmanierojn, kiuj utilas al longa vivo, kiel konstanta vivmedio, libera vivo, manĝado de malgrasaj kaj ne tre spicaj nutraĵoj, laborado kaj respektado al maljunuloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments