El Popola Ĉinio>Videoj>

Chimedtseren Enkhee intervjuita

| 2017-10-27
Bookmark and Share


    La 20-an de oktobro, Chimedtseren Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio kaj sekretario de KAEM, vizitis Pekinon, kaj dume li akceptis intervjuon de El Popola Ĉinio


    El Popola Ĉinio: Kiel sekretario de KAEM, vi multfoje partoprenis en aktivadoj de kulturaj interŝanĝoj, kian impreson vi havas pri Ĉinio?


    Chimedtseren Enkhee: Kiel sekretario de KAEM, mi multfoje vizitis Ĉinion, (eĉ) antaŭ tiu ĉi posteno, mi multe vizitis. La unuafoje mi vizitis la Internan Mongolion en 2004 por partopreni en komerca forumo de ĉinaj, mongolaj kaj rusaj Esperanto-komercistoj. Poste mi venis al Pekino por partopretni la Universalan Kongreson en 2004. De tiam ĝis nun, eble, ĉirkaŭ dudekfoje, mi vizitis Ĉinion. Mi havas multajn geamikojn en Ĉinio kaj mi estas ĉiam kontente kaj ĝoje viziti Ĉinion. Ĉi tie mi renkontiĝas kun miaj malnovaj kaj novaj amikoj. Lastatempe mi ofte vizitas urbon Xi'an, nun ni kunlaboras kun Esperanto-asocio de Xi'an, kaj ankaŭ tieaj komercistoj. 


    El Popola Ĉinio: Lastajere vi laboris por la kunlaboro inter la E-organizoj de la du landoj, en tiu procezo kian impreson vi havas?


    Chimedtseren Enkhee: En Ĉinio Esperanto estas multe progresa, kaj eĉ la registaro subtenas (ĝin), la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) estas financita de la registaro, tio estas tre pozitiva. Krome, individuaj esperantistoj ankaŭ multe sukcesas: ekzemple sinjoro Wu Guojiang, respondecas pri Ĝemelaj Urboj, sinjoro Ĉielismo (Wang Tianyi) nun gvidas internacian, grandan organizon de komerco kaj ekonomio... Ankaŭ El Popola Ĉinio, Ĉina Internacia Radio (Ĉina Radio Internacia) okazigas multajn internaciajn eventojn. Tio estas tre laŭdinda, tre bonaj ekzemploj. En ĉiuj anguloj de Ĉinio, prosperiĝas Esperantaj organizoj kaj individuoj. Pro tio ni multe aplaŭdas ĉinan movadon, ĉinajn aktivulojn.


    El Popola Ĉinio: Ĉu vi havas ian atendon pri la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ? Ĉu ankaŭ en Mongolio oni povas facile vidi informojn pri la kongreso kaj pri Ĉinio?


    Chimedtseren Enkhee: Du monatojn antaŭe, mi informiĝis pri la 19-a kongreso, kaj ankaŭ mi havas spertojn de tiaj kongresaj tagoj. Pli ol 30 jarojn antaŭe, en Mongolio en ĉiu kvinjaro okazis tia kongrso de reganta partio, tio estas ege granda evento por ĉiuj civitanoj. Dum ĉi-foja vizito mi rememoris tiujn tagojn. Mongolaj amaskomunikiloj tre atente rigardas siajn du najbarojn, la sudan kaj la nordan. 


    En Mongolio elsendiĝas kanaloj de ĉirkaŭ 60 aŭ 70 landoj, inter ili ekzistas elsendo de Interna Mongolio (de Ĉinio). Ni ĉiutage kaj ĉiuhore ricevas ĝustajn informojn en mongola lingvo... Kelkaj ĉinaj televid-sendoj estas tutlande ricevitaj en Mongolio. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments