El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio esploros kaj produktos grandrapidajn trajnon kaj maglevon

| 2017-10-26
Bookmark and Share


   La 24-an de oktobro, Zhai Wanming, reprezentanto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj direktoro de Akademia Komitato de Sudokcidenta Jiaotong-Universitato, malkaŝis en intervjuo, ke Ĉinio jam aprobis la projektojn por esplori kaj produkti grandrapidan trajnon kun la rapido de 400 kilometroj pohore kaj grandrapidan maglevon kun la rapido de 600 kilometroj pohore. 


    Maglevo kun la rapido de 600 kilometroj pohore estas malfacila celo, sed atingebla


    Zhai Wanming diris, ke la esploro kaj produkto de grandrapidaj trajnoj kun la rapidoj de 400 kaj 600 kilometroj pohore dependas de du teknologioj, unu el ili estas la teknologio de grandrapida malvarma trako, kaj la alia estas tiu de grandrapida magneta levitado. Laŭ ĉina plano la esplor-produkta ciklo por tio estas 5 jaroj. 


    Sun Bangcheng, vic-direktoro de la oficejo por gravaj projektoj de la kompanio CRRC, malkaŝis al amaskomunikiloj, ke specimeno de la grandrapida maglevo naskiĝos ĉirkaŭ junio 2020, kaj en 2021 Ĉinio havos kapablojn de plenaj aŭtonomeco kaj industriigo de grandrapidaj magnet-levitaj transportaj sistemoj kaj ekipaĵoj.  


    La trajnoj kun la rapido de 400 kilometroj pohore por translanda transportado en landoj laŭlonge de La Zono kaj Vojo


    La longtempa celo de la ŝlosila teknika projekto de grandrapidaj trajnoj kun la rapido de pli ol 400 kilometroj pohore estas realigi translandan transportadon. 


    Laŭ CRRC, por la projekto oni esploros postulojn de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" en malsamaj reldistancoj, malsamaj tensi-sistemoj, malsamaj medioj kaj temperaturoj, malsamaj teknikaj normoj kaj malsamaj signal-regadoj, kaj esploros kaj produktos grandrapidajn trajnojn por translanda transportado, laŭ la principo komuna teknika platformo kaj malsamaj teknikaj linioj.  


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments