El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel fremdlandaj politikistoj komentas la 19-an Tutlandan Kongreson de KPĈ

| 2017-10-24
Bookmark and Share


    Vladimir Vladimirovich Putin, rusa prezidento:


    La raporto farita de Xi Jinping kaj diskutoj pri ĝi montras ke Ĉinio sin dediĉas al estonta disvolvado kaj sendube Ĉinio estas la gvidanto de la monda ekonomio. 


    Lulzim Basha, prezidanto de la demokratia partio de Albanujo:


    La 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estigos pli solidan fundamenton por realigi la celojn de la Ĉina Revo kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la konstruado de "La Zono kaj Vojo" pli strikte kunligos landojn de la tuta mondo.


    Aung San Suu Kyi, ŝtata konsilanto de Birmo: 


    Estas kredeble, ke sub la saĝa kaj potenca gvidado de Xi Jinping, la gravaj politikoj pri en- kaj eksterlandoj ellaboritaj dum la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ne nur akcelos disvolviĝon kaj prosperon de Ĉinio, sed ankaŭ igos la mondon paca kaj harmonia.  


    Suravaram Sudhakar Reddy, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hindio:


    La internacia komunumo laŭdas la 19-an Tutlandan Kongreson de KPĈ, kredante ke la politikoj ellaboritaj de la kongreso utilos al la paco, sekureco kaj komuna disvolvo de la mondo.


    Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro de Francio:


    La 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ profunde influos la mondon. En la estontaj 5 jaroj, la konstruado de "La Zono kaj Vojo" ne nur kontribuos por kresko de la monda ekonomio, sed ankaŭ akcelos interpopolan kontakton kaj konservos la pacon de la mondo. Tiuj estas la plej gravaj roloj de Ĉinio. 


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments