El Popola Ĉinio>Videoj>

Magdalena Czechonska intervjuita

| 2017-10-22
Bookmark and Share


    Magdalena Czechonska estas direktorino de la kultura sekcio de la pola ambasadorejo en Ĉinio. En la 26-a de septembro ŝi ĉeestis al la inaŭguro de la Ekspozicio por Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando kaj tiu por la 100-a Mortodatreveno de L. L. Zamenhof, Kultura Famulo en la Mondo. Post la inaŭguro ŝi estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


    El Popola Ĉinio: La 7-a de oktobro estas ĝuste la 68-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pollando. Ĉu tiu ĉi ekspozicio havas ian specialan signifon rilate al tio?


    Magdalena Czechonska: En la pasintaj 68 jaroj ni (ambaŭ landoj) ĉiam havis amikajn rilatojn. Ni daŭrigos la amikecon kaj esperas longe kaj pluapaŝe disvolvi ĝin.


    El Popola Ĉinio: Ĉinio lanĉis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Ĉu ĉi-flanke Pollando havos pli da kunlaborojn kun Ĉinio?


    Magdalena Czechonska: Certe, tia iniciato povas funkcii kiel kunlabora projekto. Ankaŭ Pollando estas grava punkto sur la Silka Vojo: la lando estas en la centro de Eŭropo kaj estas unu el la plej grandaj landoj de mezorienta Eŭropo. Ekzistas pli ol sufiĉe da ŝancoj por ambaŭ landoj. 



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments