El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en monda opinio

| 2017-10-21
Bookmark and Share


   Laŭ monda opinio, la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) donos gravan influon al la mondaj politiko, ekonomio kaj sekureco. La internacia komunumo atendas, ke Ĉinio daŭre kontribuu per pozitiva energio al la mondo kaj antaŭenpuŝu ĝin al pli bela estonteco.


    Kial la Komunista Partio de Ĉinio povas tion fari?



   Kunigo de elekta kaj interkonsiliĝa demokratioj; demokratia centralizismo garantias vastan demokratian partoprenon kaj altefikan decidon; ellaboro de kvin-jaraj planoj unu post la alia kaj firma efektivigo de ili; ĉina politika sistemo estas dezirata de la tuta popolo kaj oni fokusas pri gravaj aferoj... "La mondo devas denove koni la avantaĝojn de la ĉinaj sistemoj." Tiu konkludo, farita de la fama franca erudiciulo David Gossel, estas vaste aprobita en la mondo. 



   Ĉinaj projektoj kaj diskut-fadenoj fariĝis temoj varme diskutataj en la mondo. La konkludo de la usona fakulo pri ĉinaj aferoj Robert Kuhn estas tiu, ke la ŝlosilo de ĉinaj mirakloj estas la eksterordinara gvidkapablo de KPĈ montrita en ĝia longtempa regado.


    Franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin konstatis, ke dum la pasintaj kvin jaroj Ĉinio prenis al si la respondecon de granda lando en la mondo, ekzemple Ĉinio fariĝis motoro por antaŭenigi kreskadon de la monda ekonomio, grandigis sian kontribuon al la packonserva agado de UN ktp. Ĉinio ludis gravan rolon en konstruado de internaciaj rilatoj. 


    La Komunista Partio de Ĉinio certe rekreos brilon



   Abbas Zaki, membro de la Centra Komitato de Palestina Nacia Liberiga Organizo kaj komisaro pri rilatoj kun Ĉinio, diris, ke dum la lastaj kvin jaroj KPĈ iradis antaŭen, senĉese penadis kaj akiris brilajn atingojn. Ĉinio certe atingos novan venkon.



   Denis Sassou-N'guesso, prezidento de Respubliko Kongo, diris, ke KPĈ estas granda politika partio. Dum la pasintaj dekoj da jaroj ĝi gvidis la ĉinan popolon transiri diversajn malfacilaĵojn kaj post malfacila klopodado transformis Ĉinion de malriĉa lando al la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj kreis "ĉinajn miraklojn". Ĉinaj sukcesoj estas rekonataj de la mondo. La historio jam pruvis, ke la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj esplorita de KPĈ estas ĝusta kaj fariĝis modelo por disvolviĝantaj landoj. 



    Sekretario de Franca Komunista Partio Pierre Laurent diris, ke la disvolvo kaj transformo de Ĉinio en la lastaj jaroj donis al ili profundan impreson kaj la lando komencis novan ĉapitron. Nun Ĉinio plu atentas la sanan disvolvadon de la socio, precipe pozitive protektas medion. Samtempe la lando forte batalas kontraŭ korupto, ĉiuflanke antaŭenigas laŭleĝan regadon de la lando, pozitive solvas malegalecon de enspezoj kaj malekvilibron de disvolvado inter regionoj kaj penadas por konstrui harmonian socion.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments