Kia estas la bonhava socio?

| 2017-10-20
Bookmark and Share

    Lasu neniun postiĝi 


    Bonhava socio apartenas al la tuta popolo, kaj la registaro ne permesas postiĝon de iu ajn. En sekvaj 5 jaroj la lando helpos 70 milionojn da malriĉaj loĝantoj eliri el malriĉeco. Kaj tio estas grava paŝo de la realigo de la disvolva plano post la jaro 2015. Tutflanke realigo de bonhava socio ne permesos postiĝon de iu ajn nacieco.


    Kamparo -- multe atentata regiono


    La plej grava kaj peniga laboro en la procezo de la konstruo de ĉiuflanka bonhava socio estas en la kamparo, precipe en malriĉaj regionoj. Sen sukcesa konstruo de bonhava socio en kamparo, precipe en malriĉaj regionoj, ne povas esti sukcesa la konstruo de la ĉiuflanka bonhava socio en Ĉinio. La centra registaro multe atentas la laborojn pri helpado al malriĉaj regionoj. Kaj la lokaj registaroj devas plifortigi la respondecon kaj misian konscion pri helpado de malriĉaj regionoj, kaj projektas planon, ekpreparas invest-monon, difinas celon, praktikas rimedojn kaj aranĝas kontrolon por ke ĉiuj ĉinoj klopodu por helpi kamparanojn eliri el malriĉeco.


    Konstrui bonfartan Ĉinion


    La korpofortigada programo de Ĉinio estas fundamento kaj garantio de sana vivo de la popolo, kaj tio estas grava parto de konstruado de bonhava socio kaj grava bazo por ĉiuj ĉinoj havi feliĉan vivon.


    Por konstrui bonhavan socion, Ĉinio multe atendas laborojn pri la kamparo, alvokas konstrui bonfartan Ĉinion kaj klopode lasas neniun postiĝi.



Redaktoro: Chen Ji


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments