El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel Ĉinio plibonigos medicinan asekuron kaj pension?

| 2017-10-19
Bookmark and Share


   La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ emfazis la garantion de la vivkondiĉoj de la popolo kaj ilian plibonigon. Necesas koncentriĝi al la plej realaj problemoj atentataj de la popolo kaj plej rekte rilatantaj al ĝiaj interesoj. Por atingi tiun celon oni faros ĉion eblan kaj traktos problemojn unu post alia, jaron post jaro por ke la popolo povu havi plenan senton de plenumiĝo, feliĉo kaj sekureco.  


   Jen estas kelkaj punktoj elmetitaj en la raporto pri medicina asekuro kaj pensio. 


    Pensi-sistemo


   ·La tuta popolo partoprenos en la sistemo de pensio.


   ·Plibonigi la sistemon pri fundamenta pensio por laborantoj en urboj kaj por loĝantoj en urboj kaj la kamparo, kaj laŭeble unuigi la administradon de pensio en la tuta lando.


    Tio signifas ke kaj la urbanoj kaj la kamparanoj aliĝos al la sama pensi-sistemo kaj estos traktataj sub la tutlande samaj reguloj, samaj uzo kaj administrado de fonduso, kaj sama utiligo de informoj.   


    Medicina asekuro


    ·Estos plibonigita kaj unuigita fundamenta medicina asekuro kaj asekuro kontraŭ seriozaj malsanoj por la urbanoj kaj la kamparanoj. 


    ·Plibonigi sistemon de asekuro pri senlaboreco kaj pri laborakcidentoj.


    ·Formi tutlande unuigitan platformon de publikaj servoj pri socialaj asekuroj.  


    Garantio de la minimumaj vivkondiĉoj


   ·Kunordigi la disvolvadon de la sistemo pri sociaj asistadoj kaj plibonigi sistemon por garantio de la minimumaj vivkondiĉoj.


    ·Persisti en la principo pri la seksa egaleco kaj garantii la laŭleĝajn rajtojn de virinoj kaj geknaboj.


    ·Perfektigi la sistemon pri sociaj asistadoj, socia bonfarto, filantropia afero, specialaj prizorgo kaj servo por kelkaj grupoj.


    ·Kompletigi la sistemon por prizorgi geknabojn, virinojn kaj maljunulojn restantajn en la kamparo.


    ·Krei pliajn programojn por handikapuloj kaj plibonigi la servon por ilia rehabilitiĝo.


    Sistemo pri loĝado


    ·Persisti en la ideo, ke loĝejo estas por loĝado kaj ne por spekulado.


   ·Plirapidigi la procezon starigi la sistemon, per kiu loĝejoj estu provizataj de diversaj fontoj, subtenataj de diversaj kanaloj kaj kiu kuraĝigu kaj aĉetadon kaj luadon.


    ·Ebligi al ĉiuj havi sian propran loĝejon. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 





 


 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments