El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lokoj, kiujn Xi Jinping vizitis (II)

| 2017-10-17
Bookmark and Share

Lin Zhongkui, kamparano de Guangdong-vilaĝo, en rizkampo, la 1-an de aŭgusto (Fotita de Xu Chang, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


    Guangdong-vilaĝo, loĝata de kore-nacianoj, troviĝas en Dongcheng-urbeto, la urbo Helong, Yanbian-a Korenacia Aŭtonoma Subprovinco, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. Enirinte en la vilaĝon oni povas senti puran kaj freŝan aeron kaj vidi domojn en bonordaj vicoj. Floroj troviĝas ekster kortomuroj alterne grizaj kaj blankaj. Arboj etendiĝas laŭ puraj vojetoj. Ridoj el kroketejo vigligis la vilaĝon. 


Guangdong-vilaĝo en frumateno, la 22-an de septembro (Fotita de Xu Chang, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


    La registaro de Dongcheng-urbeto konstruis kulturan placon, kie estas korpofortikigaj ekipaĵoj. Vespere vilaĝanoj dancas kaj korpoekzerciĝas sur la placo.


Li Yumei, laboranto de la Roz-valo en Yalongwan de la urbo Sanya, Hainan-provinco, en pritondado de rozoj, la 6-an de oktobro (Fotita de Yang Guanyu, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


    En Bohou-vilaĝo, loĝata de li-nacianoj, proksime al Yalongwan, estas bela floraro ĉirkaŭata de montoj kaj maro. Pro sal-alkala tero en la vilaĝo, lokanoj ne povas multe gajni per kulturado de melonoj, legomoj kaj rizoj. En 2009 Lande-a Internacia Roz-vala Korporacio luprenis 2 mil muojn da kolektiva tero kaj plantis rozojn en milo da muoj da plibonigita tero, tiel liveris laborpostenojn al kamparaj laborfortoj.


    En 2013 Xi Jinping vizitis la vilaĝon kaj demandis pri evoluigo de entrepreno kaj pri enspezo de kamparanoj.


    Interparolante kun laborantoj de la korporacio antaŭ ĝia oficdomego, Xi Jinping prenis plekitan bambuoĉapelon donitan de la laboranto Li Yumei kaj metis ĝin sur sian kapon. Tio estas neforgesebla por ili. Li Yumei diris: "Xi Jinping demandis pri la vivstato de mia familio kaj pri niaj enspezo kaj elspezo." 


    Li Yumei loĝas en Damao-vilaĝo. Antaŭ laboro en la roz-ĝardeno ŝi kaj ŝia edzo vivtenis la familion kaj pagis lernokotizon por infanoj per plantado de rizoj, melonoj kaj legomoj. Nun ili ambaŭ laboras en la ĝardeno kaj povas ricevi pli ol 6 mil juanojn ĉiumonate.


    La industria ĝardeno ankaŭ akcelis disvolviĝon de najbaraj vilaĝoj. En la vilaĝo Bohou funkcias 13 familiaj gastejoj kun trajtoj de rozoj. En januaro ĉi-jare la vilaĝano Tan Zhongxian kaj lia parenco transformis siajn loĝejojn en familiajn hotelojn kaj ili povas gajni monon hejme. En ordinaraj tagoj 90% de la 30 ĉambroj estas loĝataj de turistoj, kaj por ferioj la ĉambroj ĉiuj estas formenditaj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments