El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: sen Ĉinio, la monda Malneta Enlanda Produkto reduktiĝus je unu triono

| 2017-10-14
Bookmark and Share

En la azie plej granda kompanio pri ŝtrumpoj Zhonghao, laboristo en ĝustigo de trik-maŝino (fotita de Fang Zhe, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, en la 27-a de septembro)


    Laŭ artikolo en la retejo de la usona amaskomunikilo The Wall Street Journal  en la 11-a de oktobro, la disvolviĝo de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj donos grandan influon al la mondaj merkato kaj ekonomio. Krom la fakto ke Ĉinio estas granda, la malferma ekonomio, disvolvado de la financa merkato kaj senĉese kreskantaj riĉaĵoj de la lando ebligas ĝin rapide kunfandiĝi kun aliaj regionoj de la mondo. La ekonomia kresko, inflacio, laborigo kaj financa merkato de la mondo estos influitaj de Ĉinio.


    La prezo de importitaj produktoj el Ĉinio havas grandan influon al Usono. 


    La riĉa Ĉinio havas gravan signifon por la tuta mondo, sen la fortika kreskado de la ĉina ekonomio en la pasintaj 5 jaroj, la kresko de la monda Malneta Enlanda Produkto reduktiĝus je unu triono.  


    Ĉiuj industrioj, inkluzive de ekspluato de minejo, teknologio kaj aŭto, estas multe dependas de ĉinaj klientoj. La nombro de privataj aŭtoj en Ĉinio kreskis 9-oble en la pasintaj 10 jaroj, kaj la lando fariĝis la plej granda aŭto-merkato en la mondo.


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 




 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments