El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspresa aŭtovojo malfermita en salara aŭtonoma gubernio de Ĉinio

| 2017-10-09
Bookmark and Share


   La ekspresa aŭtovojo inter Xunhua kaj Longwu-gorĝo en Qinghai-provinco estis malfermita, kio markas, ke la ununura salara aŭtonoma gubernio de Ĉinio -- Xunhua-a Salara Aŭtonoma Gubernio en Qinghai finis la historion sen ekspresa aŭtovojo. Fotis Han Long.



    La ekspresa aŭtovojo laŭlonge de gorĝoj de la Flava Rivero longas 40,46 kilometrojn, kaj 54,3% estas pontoj kaj tuneloj. Danxia-terformo, klara akvo en la rivero kaj la novkonstruita aŭtovojo konsistigas belan pejzaĝon. En la sekcio Gongbo-gorĝo 98,3% de la aŭtovojo estas pontoj aŭ tuneloj. Fotis Han Long.


Birdoperspektive al la ekspresa aŭtovojo. Fotis Ma Chenglong.


    La ekspresa aŭtovojo laŭlonge de la Flava Rivero ligas la du provincojn Gansu kaj Qinghai. En la estonteco oni bezonos malpli ol du horojn el Xunhua al Xi'ning, kaj unu horon el Xunhua al Linxia de Gansu.



    La ekspresa aŭtovojo, ekkonstruita en 2014 kun 4,592 miliardoj da juanoj de komenca investo, situas en Xunhua-a Salara Aŭtonoma Gubernio kaj Hualong-a Huja Aŭtonoma Gubernio en Qinghai. Fotis Ma Chenglong.



    Sulongzhu-ponto sur la Flava Rivero, simbola kaj domina projekto de la ekspresa aŭtovojo. Fotis Han Long.



    La lago Mengda Tianchi en la oriento de Xunhua de orienta Qinghai, rigardata kiel Xishuangbanna sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, estas somerumejo, resanigejo kaj vidindejo de Qinghai.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments