Suzhou-aj ĝardenoj

| 2017-10-02
Bookmark and Share


    "Klasika ĉina ĝardeno-dezajno, kiu klopodas fari naturajn pejzaĝojn en miniaturo, ne estas pli bone ilustrita aliloke ol en la klasikaj ĝardenoj en la historia urbo Suzhou. Ili estas ĝenerale agnoskitaj kiel ĉefverkoj de la ĝenro. Konstruitaj inter la 11-a kaj 18-a jarcentoj, la ĝardenoj reflektas la profundan metafizikan gravecon de natura beleco en la ĉina kulturo per zorgema dezajno."



   Tio estas la taksado farita de UNESKO, kiam ĝi enskribis kelkajn klasikajn ĝardenojn de Suzhou, Ĝardeno de Humilaj Administrantoj, Ĝardeno de Liuyuan, Ĝardeno de Majstro de Retoj kaj Monta Vilao kun Ĉirkaŭa Beleco en la liston de mondaj heredaĵoj en 1997. UNESKO prenis Canglang-Pavilion, Ĝardenon de Leona Arbaro, Ĝardenon de Kultivo, Ĝardenon de Retiriĝo kaj Ĝardenon de Retiriĝo kaj Reflekto kiel etenditajn aĵojn en la liston de mondaj heredaĵoj en 2000.




   Ĝenerale, la arto de konstruado de la klasikaj ĝardenoj de Suzhou montras la perfektan aranĝon de tiaj elementoj, ekzemple, monto, roko, akvo kaj ligno, por atingi la belecon superante naturajn montojn kaj akvon. La privataj ĝardenoj, kaŝitaj en la prospera urbo kaj ornamitaj per ĉambroj, pavilonoj, salonoj kaj akvaj pavilonoj, kreas miniaturajn mondojn en limigitaj spacoj kaj fine formas la perfektan integriĝon de ideoj de ĉinaj antikvaj kleruloj kaj naturaj pejzaĝoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments