Wuyi-Monto, monda heredaĵo natura kaj kultura

| 2017-10-01
Bookmark and Share

Situante en la suda antaŭurbo de Wuyishan-urbo en nordokcidento de la provinco Fujian de sudorienta Ĉinio, Wuyi-Monto kovras la areon de proksimume 1,000 kvadrataj kilometroj. Ĝi havas unikajn naturajn vidindaĵojn, kaj estas konata pro Danxia-terformo. La klara akvo de la rivero Jiuqu spegulas apudajn montpintojn kaj klifojn, kio estigas belan pejzaĝon. Wuyi-Monto sukcesis fariĝi unu el la nemultaj mondaj heredaĵoj naturaj kaj kulturaj. Kiel natura heredaĵo, la monto posedas ruĝajn klifojn, klaran akvon, montaron kaj distingajn klimatojn en kvar sezonoj. La monto konservas la plej bonan mez-subtropikan arbaran ekosistemon ĉe la sama latitudo en la mondo. Kun granda diverseco de sendifektaj arbaroj, ĝi estas la plej granda kaj plej reprezenta ekzemplo de subtropika arbaro de Ĉinio kaj pluvarbarego de suda Ĉinio. Pri kulturaj heredaĵoj, la monto konservas multajn arkeologiajn ejojn, inkluzive de ruinoj de antikvaj Minyue-homoj antaŭ pli ol 4,000 jaroj, ruinoj de Han-urbo konstruita en la unua jarcento a.K., granda nombro da temploj kaj ruino de akademia ejo de Neo-Konfuceanismo evoluigita ekde la 11a jarcento. Budhismo, Taŭismo kaj Konfuceanismo de la tradicia ĉina kulturo kunekzistas, kaj Neo-Konfuceanismo kaj te-kulturo kune disvolviĝas en la monto kaj ilia profunda influo daŭras ĝis hodiaŭ.





Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments