Kio estas la Du Centjaraj Celoj?

| 2017-09-29
Bookmark and Share


   En sia 18-a Tutlanda Kongreso la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) prezentis vojmapon kaj donis alvokon por atingi la Du Centjarajn Celojn: sukcese kompletigi la procezon por konstrui la bonhavan socion kaj akceli socialisman modernigon. Tio signifas duobligi la Malnetan Enlandan Produkton de la jaro 2010 kaj pokapan enspezon de urbaj kaj kamparaj loĝantoj, kiam KPĈ festas sian centjariĝon en 2021, kaj konstrui Ĉinion en modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresa kaj harmonia, kaj atingas la nivelon de modere evoluinta lando, kiam Ĉinio festas sian centjariĝon en 2049.


    La Du Centjaraj Celoj enkorpigas la grandan planon kaj ambician idealon de la Ĉina Revo, kaj atingoj de ĉi tiuj celoj provizos la bazon por realigi la Ĉinan Revon. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments