El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazas en Ĉinio Ekspozicio por Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando kaj 100-a Mortodatreveno de L. L .Zamenhof

| 2017-09-29
Bookmark and Share




   Antaŭtagmeze de la 26-a de septembro okazis en la rekonstruita antikva urbo Tai'erzhuang (nuna memorejo pri la batalo en Tai'erzhuang), distrikto de la urbo Zaozhuang, Shandong-provinco de Ĉinio, inaŭguro de la Ekspozicio por Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando kaj tiu por la 100-a Mortodatreveno de L. L. Zamenhof, Kultura Famulo en la Mondo. La ekspozicio, kun la temo "Semi esperon, trezori pacon kaj firmigi amikecon", estas subtenata de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj organizita de la kultura sekcio de la pola ambasadorejo en Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). 



    Al la ceremonio ĉeestis gravaj invititoj, inkluzive de Chen Haosu, prezidanto de ĈEL; Fang Zhenghui, vicestro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL; Cao Shengqiang, estro de la Zaozhuang-a Universitato; s-ino Magdalena Czechonska, direktoro de la kultura sekcio de la pola ambasadorejo en Ĉinio; kaj d-ro Pawel Ukielski, vicdirektoro de la Muzeo de la Varsovia Ribelo. 


Chen Haosu


Fang Zhenghui


Magdalena Czechonska


Pawel Ukielski


    Kaj Varsovio, kie L. L. Zamenhof longe vivis kaj nun eterne dormas, kaj Zaozhuang, kie situas la plej granda Esperanto-Muzeo en Azio, estas rekonstruitaj urboj post la detruo en la Dua Mondmilito, kaj pro tio ili starigis amikajn rilatojn en la lastaj jaroj. Ĉi-foja ekspozicio, kiu prezentas per bildoj la polan urbon en la jaro 1944 kaj per filmeto ĝiajn barakton kaj reviviĝon dum la periodo de 1939 ĝis 1955, ĉiuflanke rakontas al la publiko la neforgeseblan historion de Varsovio. La dokumentoj alportitaj de la pola muzeo elvokis kortuŝan eĥon de ĉinoj, kies lando estis same torturita de faŝistoj. La memorigo pri la forpasdatreveno de Zamenhof ne nur servis por diskonigi Esperanton, sed ankaŭ por akceli la interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina kaj pola popoloj, kiu estas identa kun la eterna celo de la Internacia Lingvo: antaŭenpuŝi pacon de la homaro. La organizantoj esperas, ke popolanoj de ambaŭ landoj ekhavos la idealon saman al tiu de Zamenhof kaj komencos pli multe zorgi pri la nuna paco, post kiam ili finrigardos la eksponadon pri la kruela milito.



   En sia salutparolo Pawel Ukielski iom klarigis la eksponotajn bildojn kaj filmeton kaj dankis la organizantojn pro la donita ŝanco fari tian eksponadon en Tai'erzhuang (Zaozhuang), urbo same brava kiel Varsovio. Sekve, kiam en la dua ĉenero de la programo oni vizitis la ĵus malfermitan ekspozicion, li helpis klarigi la dokumentojn kopiitajn de lia muzeo. Kiam komenciĝis la filmeto kiu prezentas la sindediĉon de la tiamaj herooj en Pollando, la atento de preskaŭ ĉiuj spektantoj estis altirita al ĝi. La ekspozicio pri Zamenhof kaj Esperanto utilas al la diskonigo de la vivo de la iniciatinto de la Internacia Lingvo kaj ĝia refoja disvastigo.



   La partoprenintoj de la inaŭguro plantis arbojn simbole al paco kaj amikeco. La arboplantado ne nur estis memore al la ĉi-foja kunlaboro inter la du urboj, sed ankaŭ celebris la 68-an datrevenon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pollando. Ĝuste kiel diris Magdalena Czechonska, la sameco de la spiritoj de la dulandaj popoloj, kiuj trafis danĝeron, faris barakton, dediĉis sian vivon kaj bataladis kontraŭ faŝismo, donis unikan signifon al la okazigo de la ekspozicio.


    La pola muzeo kaj la loka memorejo pri la batalo en Tai'erzhuang okazigos seriajn aktivadojn dum la ekspozicio. La ekspozicio finiĝos en la 26-a de oktobro.


Raportita de Chen Ji, Jiang Limin kaj Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments