El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ĉina-Mongola Ekspozicio

| 2017-09-27
Bookmark and Share


   La 26an de septembro en la Konferenca Centro Huhtala, Hohhot, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio inaŭguriĝis la dua Ĉina-Mongola Ekspozicio kaj Altnivela Forumo pri Ĉina-Mongola-Rusa Kunlaboro. La ekspozicio daŭros ĝis la 30a de ĉi tiu monato.


    La ekspozicio altiris 1 500 firmaojn el pli ol 30 landoj. Ĝi konsistas el 23 aktivecoj en kvar sekcioj. La kvar sekcioj respektive temas pri intertraktado pri investo kaj komerco, kunvenoj kaj forumoj, eksponado kaj ĉina-mongola internacia semajno de kulturaj interŝanĝoj. La pritraktataj kampoj inkluzivas regionajn kunlaborojn, minriĉfontojn, novajn energiojn, prilaborojn de agrikulturaj kaj brutobredaj produktoj, ĉeval-industrion, herb-industrion, edukadon, sciencon kaj teknikon, financon, elektronikan komercon, turismon, mongolajn medicinon kaj medikamentojn. 


    Kun la ĉeftemo fiksita je disvolvado de la Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro kaj tutmondaj kunlaboroj kaj kungajnoj, la ekspozicio celas antaŭenigi internacian kunlaboron kadre de "La Zono kaj Vojo", akceli konstruadon de la Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro, kaj helpi la tri landojn fari komercon, investon, turismon kaj kulturajn interŝanĝojn kun aliaj landoj.


    La Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro estas grava konsistiga parto de "La Zono kaj Vojo". Ĝi estas grava kanalo por profundigi kunlaborojn kun Rusio kaj Mongolio, grava ponto liganta la ekonomiajn zonojn de orienta Azio kaj Eŭropo, kaj povas liveri vastan scenejon al la disvolvo de la trilandaj rilatoj kaj antaŭenigo de iliaj ekonomiaj kunlaboroj.


    Por Mongolio, la geografia situo de interna lando alportas defion kaj malfacilon al ĝia ekonomia disvolvado. Tamen la lando ankaŭ havas grandan ŝancon pro la fakto, ke ĝi sin trovas inter Ĉinio kaj Rusio, du grandaj ekonomioj. Diversaj konstruaj projektoj de interligo kun la du najbaraj landoj helpas Mongolion altigi la merkatan konkurenckapablon de ĝiaj produktoj en tiuj du landoj kaj aliaj landoj, kaj plibonigi la medion por komerco kaj investo. Krome, oni povas tra Mongolio konstrui plej mallongan transportan koridoron, kiu ligas Azion kaj Eŭropon.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments