Kio estas reformo kaj pordomalfermo?

| 2017-09-27
Bookmark and Share


    Kun la jara ekonomia kresko de pli ol 10 procentoj dum sinsekvaj 30 jaroj, Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo. La defio por provizi 1,3 miliardojn da personoj per sufiĉe da manĝaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj jam estis sukcese traktita. Tio kontribuis al 70 procentoj da redukto de la nombro de personoj, kiuj vivas en malriĉeco en la tuta mondo. Al kio ĉio ĉi tio ŝuldiĝas? 


    La procezo, kiu eniris en novan historian periodon, komenciĝis en 1978, kiam la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis sian trian plenan sesion. Celante malmunti ekonomiajn katenojn kaj liberigi potencialon por kresko, la reformprogramo metis Ĉinion sur la vojon al modernigo kaj prospero. Krom la apero kaj evoluado de la koncepto de socialismo kun ĉinaj trajtoj, la profundaj ŝanĝiĝoj de Ĉinio kaj de ĝiaj rilatoj kun la resto de la mondo apartenas al la plej konvinkaj atingoj de la reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. Ĉinio efektivigis la historian ŝanĝon de centraliza planita ekonomio al dinamika socialisma merkato-ekonomio kaj de fermita aŭ duon-fermita socio al la malferma.


    La procezo de reformo kaj pordomalfermo estis antaŭenpuŝita de nova vekiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi estis ŝlosila por fari Ĉinion kio ĝi estas hodiaŭ, kaj estos esenca por realigi la Du Centjarajn Celojn kaj nacian releviĝon. Ĝi estas daŭra procezo sen fina punkto. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments