El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ruino de Ming-dinastia muro trovita en Shenyang

| 2017-09-26
Bookmark and Share


    La 20an de septembro en la urbo Shenyang de Liaoning-provinco ruino de 25-metra murosekcio de Ming-dinastio estis trovita en stacio de forĵetaĵ-recikligo, kaj la departemento pri kulturaj restaĵoj tuj prenis rimedojn por elfosado kaj protekto.



   La murosekcio longas je 25 metroj, dikas je 0,5 metro kaj altas je tri metroj. Antaŭ kelkaj jaroj fakuloj asertis, ke la muro estis konstruita en la dinastioj Ming kaj Qing. La interna parto de la muro estis elfarita en Ming-dinastio kaj ĝia ekstera parto masonita en Qing-dinastio. Tial ĝi konsistas el brikoj de ambaŭ dinastioj, kaj pro tio estas tre altvalora.



   Lastjare tiu sekcio de la muro estis enlistigita kiel historia konstruaĵo de la tria grupo. Ĉar la muro estas kaŝita en stacio de forĵetaĵ-recikligo, nemultaj homoj scias, ke en la movoplena komerca kvartalo estas trezora restaĵo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments