El Popola Ĉinio>头条新闻>

70 britaj instruistoj lernas instruajn teknikojn en Ŝanhajo

| 2017-09-26
Bookmark and Share


   Laŭ raporto de South China Morning Post en la 20-a de septembro, 70 britaj instruistoj de matematiko alvenis al Ŝanhajo por lerni la instruajn teknikojn uzatajn en la klasĉambroj de la urbo. Ĝi estas parto de interŝanĝa projekto por instruado iniciatita de la brita registaro, kiu celas plibonigi la normojn de instruado en la britaj lernejoj per lernado el sukcesaj instruaj spertoj de diversaj landoj de la mondo. 


    Nuntempe oficiale komenciĝis la interŝanĝa projekto por ĉinaj kaj britaj instruistoj de matematiko por 2017-2018, kiu estis efektivigita de la edukaj departementoj de la du landoj. La britaj instruistoj restos en Ŝanhajo dum du semajnoj, kaj vizitos 43 lokajn elementajn lernejojn por efektivigi "instruan interŝanĝon per mergiĝo". En novembro ĉi-jare kaj januaro venontjare, respektive 34 kaj 36 ĉinaj matematikaj instruistoj estos senditaj al Britio en la sama interŝanĝa programo.


    En 2010 mezlernejanoj en Ŝanhajo partoprenis en PISA (Programo por Internacia Studenta Taksado), kaj iliaj rezultoj de tiaj lernobjektoj kiaj matematiko, legado kaj scienco ktp. multe superis tiujn de studentoj el Usono, Britio kaj Singapuro ktp.. Pro tio iliaj lernaj kapabloj fariĝis famaj eĉ eksterlande.


    La brita Ministerio pri Edukado rimarkigis, ke de tiu ĉi interŝanĝa programo gvidata ĉefe de instruistoj oni atendas plialtigon de la nivelo de matematika instruado en Britio. Pli frue ĉi-jare Collins Learning, brita eldona grupo pri edukado, subskribis kontrakton kun la eldona grupo Jarcento en Ŝanhajo, kaj ili interkonsentis pri enkonduko de kompleta serio da instruaj materialoj pri matematiko uzataj en la lernejoj de Ŝanhajo en la anglajn klasĉambrojn. 


    Colin Hughes, ĝenerala direktoro de Collins Learning, diris, ke laŭ lia scio neniam antaŭe okazis, ke la lernomaterialoj uzataj de ĉinaj studentoj estis komplete tradukitaj en la anglan lingvon, kaj uzataj en britaj klasĉambroj por efektiva instruado.  


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments