El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantistoj el Jiangxi kaj Hubei vivitis Esperanto-Muzeon

| 2017-09-21
Bookmark and Share



    La 20-an de septembro 2017, 6 esperantistoj el E-asocioj  de Jiangxi kaj Hubei vizitis Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato en orienta Ĉinio sub gvido de sinjoro Hu Fengsheng, prezidanto de Huangshi-a Esperanto-Asocio. La universitato oficiale akceptis ilin per kunsido, en kiu partoprenis profesoro Ming Qinghe, vicprezidanto de la universitato. Li prezentis la universitaton kaj Esperanto-muzeon en la kunsido. Oni diskutis pri eldonado de Strangaj Noveloj Liaozai kaj Tang-poemoj, esperantigitaj de fama esperantisto Hu Guozhu. S-ro Zheng Xuejun en la nomo de la Huangshi-a Esperanto-Asocio kaj s-ro Xiong Qiuhua, asistanta ĝenerala sekretario de la Jiangxi-a Esperanto-Asocio en la nomo de la asocio donacis al la muzeo la esperantaĵojn. Post la kunsido la esperantistoj vizitis la muzeon kun granda miro kaj intereso. Ili ankaŭ vizitis Arbaran Parkon kun Esperanta Kulturo en Zaozhuang.


(Teskto kaj foto: Semio)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments