El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antaŭkalkule 710 milionoj da ĉinoj vojaĝos dum la naci-tagaj ferioj

| 2017-09-20
Bookmark and Share


    Ĉi-jare la Aŭtunmeza Festo falos en la feriojn por la Nacia Tago, kaj ĉinoj havos feriojn de ok tagoj. Laŭ antaŭkalkulo de la Ĉina Nacia Turisma Administracio, ĉirkaŭ 710 milionoj da ĉinoj/fojoj vojaĝos ene de Ĉinio dum la ferioj, kaj la turisma enspezo kalkuliĝos al 590 miliardoj da juanoj, je 10% kaj 12,2% respektive pli multe ol tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro.


    Oni preferos longdistancajn vojaĝojn. Laŭ enketo, 48,9% da la enketitoj intencas uzi 4-7 tagojn , kaj 17,6% 7-30 tagojn por vojaĝi. La mendoj faritaj en la turisma retejo Ctrip montris, ke la cellokoj Sanya, Pekino, Kunming, Lanzhou, Xiamen, Urumĉio, Guilin, Lijiang, Xi'an, Ŝanhajo kaj aliaj estos popularaj, kaj daŭros la tendenco, ke oni preferas viziti la nordokcidentan kaj sudokcidentan regionojn de Ĉinio.



    La mendoj faritaj en la turisma retejo Tuniu montris, ke la proksimaj landoj Singapuro, Malajzio, Tajlando, Indonezio, Kamboĝo, Vjetnamio kaj aliaj estos plej multe vizitataj de ĉinoj, kaj Usono, Kanado, Aŭstralio, Francio kaj Egiptio estas plej multe atentataj, kaj orienta Eŭropo kaj Afriko fariĝos novaj turismaj lokoj de ĉinaj vojaĝantoj. 


    Ĉinaj vizitantoj pli multe zorgas pri la kvalito de turismo. La enketo montris, ke dum la ferioj de la Nacia Tago 54,3% da vojaĝantoj preferas mem aranĝi siajn itinerojn. Pri la postulo de produktoj, negrupaj turistoj interesiĝas pri vizito al naturaj pejzaĝoj, antikvaj vidindaĵoj, temparkoj ktp. Pri la turisma distanco, tiuj vojaĝantoj ŝatas stiri aŭtojn al antaŭurbo, najbaraj vilaĝoj kaj similaj mez- kaj mallong-distancaj cellokoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments