El Popola Ĉinio>Videoj>

Intervjuo: Maria Rosaria Spano, pri eksteraj rilatoj de UEA

| 2017-09-20
Bookmark and Share


    Maria Rosaria Spanò havas diversflankajn spertojn kadre de TEJO-movado. En 2016 ŝi fariĝis estrarano de UEA, kaj respondecas interalie pri eksteraj rilatoj. 


    EPĈ: Kion TEJO kaj UEA faras pri eksteraj rilatoj?


    MRS: Mi povas fokusiĝi pri la ĉefaj diferencoj inter la agado pri eksteraj rilatoj de TEJO kaj de UEA. Esence temas pri kelkaj strukturaj aferoj, ĉar ĝenerale en TEJO mi povis sperti ke la strukturo de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas tre fleksebla kaj adaptiĝema, kaj mi rimarkis, fakte kun la tempopaso, ĉar mi estis sufiĉe aktiva kadre de tiu kampo kaj mi daŭre estas, mi rimarkis ke estas homoj kiuj fakte venas, interesiĝas dum difinita tempo kaj poste foriras kaj revenas, do estas vere granda fleksebleco de tiu komisiono, kiu fakte pli aspektas kiel laborgrupo. Do fakte en TEJO, laŭ mi, tre bone kaj trafe evidentiĝis ke kiam temas pri eksteraj rilatoj ne temas nur pri fizika kaj ĉeesta reprezentado. Mi pririmarkis ofte laborante jam delonge pri tiu ĉi agadkampo kaj iom pli bone konstatinte tion, de mia transiron de TEJO al UEA, ke estas malsamaj komprenoj pri la agadkampo Eksteraj Rilatoj. Ofte mi rimarkis ke homoj ofte opinias ke Eksteraj Rilatoj estas tre elita kampo, tre limigita, kun aliro direktita nur al homoj kiuj loĝas proksime al la ĉefaj sideoj de internaciaj instancoj kiel Unuiĝintaj Nacioj au UNESKO. Do temas ĉefe pri Novjorko, Ĝenevo, Vieno por Unuiĝintaj Nacioj kaj Parizo por UNESKOm, sed mi klopodas ankaŭ enkonduki novan komprenon, ke fakte kiam temas pri Eksteraj Rilatoj ne nepre temas pri fizika reprezentado, sed temas ankaŭ pri pluraj aliaj taskoj, kiuj fakte estas tre bone kaj teamece antaŭenigataj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO. Temas esence pri tio, ke kiam homo vojaĝas al evento aŭ al internacia aranĝo por reprezenti TEJOn, estas homoj kiuj ne vojaĝas samtempe, sed kiuj de hejme aŭ de sia laborejo ĉiukaze povas subteni la reprezentanton, konsili, helpi ekzemple kiam temas pri esprimo de iu specifa starpunkto pri iu specifa temo, kaj ĉiufoje kiam oni sendas reprezentanton aŭ reprezentantojn de TEJO al iu internacia aranĝo oni kreas babilejon por havi pli dinamikan kaj interagan manieron komuniki kaj kunlabori, kaj okazas multe da laboro pere de tiu kanalo. Kaj, ekzemple, kiam estas la ebleco interveni pri iu dokumento, kiam okazas konsultiĝo de kelkaj tegmentaj organizoj, al TEJO, ekzemple, okazas ke pluraj homoj fakte partoprenas, kaj ankaŭ kiam temas pri la ebleco ke reprezentanto publike alparolu grandan publikon de eminentuloj kaj gravuloj, estas ĉiam tiu teama misio, do estas pluraj manoj kiuj prilaboras la tekston kaj vere kontribuas laŭ sia sperto, laŭ siaj konoj, kaj tio estas vere bona, ĉar per tio ni povas atesti kaj konfirmi ke ĉiu atingo kadre de eksteraj rilatoj ne estas atingo de individuoj kaj de unuopa agado, sed temas ĉiam pri la frukto de teamlaboro. Do estante estrarano de UEA pri Eksteraj Rilatoj mi rimarkis, kompreneble, multe da diferencoj ankaŭ tiurilate, ĉar mi rimarkis ke en UEA-medio ofte ne estas tiom klare komprenate ke eksteraj rilatoj ne estas nur por reprezentantoj kiuj povas fizike vojaĝi al eventoj, sed temas ankaŭ pri homoj, kiuj intencas engaĝiĝi pri specifaj temoj, do kiuj emas partopreni en konsultiĝo pri specifaj dokumentoj kaj strategiaj laborplanoj de tegmentaj organizoj, aŭ kiam temas pri kunpretigo de la enhavo de publika interveno de reprezentanto ĉe iu internacia instanco.


    EPĈ: Kiel vi klopodas pliefikigi la funkciadon de eksteraj rilatoj de UEA?


    MRS: Do fakte tio estas unu el la defioj, kaj la dua granda defio estas enkonduki iom da fleksebleco ankaŭ en la komisia sistemo de UEA, ĉar, ekzemple, estas reprezentantaro en UEA kiu funkcias laŭ skemo de komisionoj, do ni havas komisionon en Ĝenevo, en Novjorko, en Vieno por Unuiĝintaj Nacioj, kaj ni havas komisionon por UNESKO en Parizo. Kaj tiu komisia sistemo funkcias fakte surbaze de la unujaraj rajtigiloj de la reprezentantoj, do tio signifas ke estas sufiĉe fiksita strukturo, temas pri homoj kiuj estas rajtigitaj eniri en la konstruaĵon, kiuj ĝenerale loĝas proksime de la koncernaj urboj kaj, do, havas pli rektan aliron al la diversaj aranĝoj, sed, aldone al tio, mi ŝatus apudigi iom pli flekseblan strukturon, temas pri Laborgrupo pri Eksteraj Rilatoj de UEA, tio signifas ke ni volas malfermi kunlaborspacon al laŭeble plejmulte da homoj, kaj tio signifas ke pluraj interesitoj kaj aktivuloj kaj pli-malpli spertaj homoj povos aldoni sian kontribuon, kaj mi pensas ke la du niveloj povos bone kompensi unu la alian kaj vere bone kunagadi por efika eksterrilata agado, tio estas vere, vere grava kaj mi pensas ke per konsciigo kaj per iom pli da fleksebleco en la kunlaborstrukturo eblos pliefikigi la agadon de UEA, ĉe internaciaj instancoj ĉefe.


     EPĈ: kion UEA nuntempe faras kadre de eksteraj rilatoj?


    MRS: Nun kompreneble okazas multe da laŭdindaj iniciatoj en ĉiuj gravaj kaj ŝlosilaj urboj, temas pri Novjorko, kie nia ĉefreprezentanto estas Humphrey Tonkin, kaj tie fakte ni sukcesis kolekti vere interesan kaj promesplenan grupon de reprezentantoj por antaŭenigi la eksterrilatan agadon ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. En Ĝenevo ni havas tre efikan agadon bazitan ĉefe pri homaj rajtoj, rajtoj de minoritatoj, rajtoj de minoritataj lingvoj kaj rajtoj de indiĝenaj popoloj, kaj tio ankaŭ estas tre grava agado por ni, kaj tie la gvidanto de la procezo estas Stefano Keller, ĉefa reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Kaj en Vieno ni havas Hans Michael Maitzen, kiu estas en la estraro de la NRO-packomitato en Vieno, kaj en Parizo ni havas komisonon kiu estas nun gvidata de Renée Triolle, kiu ankaŭ lastatempe elstare kontribuas pri la eldono de la informiloj pri la agado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO, kiun prizorgas fakte la Novjorka Oficejo de UEA.


    Fakte okazas multe da interesaj agadoj, tute valoraj, ni ricevas multe da raportoj, artikoloj, kiuj aperas en la revuo, kaj lastatempe estis ankaŭ starigita blogo, kiu kolektas la ĉefajn novaĵojn kiuj venas de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO tradukitaj al Esperanto, tio estas ankaŭ tre bona, tiel ke la ĝenerala publiko ankaŭ kleriĝu pri la funkciado de Unuiĝintaj Nacioj, tio estas tre grava, tiel ke homoj vere konsciu pri kio temas kaj ke ili emu engaĝiĝi pri la agado, sed unu el la plej grandaj defioj en tiu ĉi kampo estas pluraj elstaraj grupoj kaj delegitaroj, sed tre ofte estas iom da perceptebla izoliteco, do mankas foje la ebleco interŝanĝi spertojn kaj ideojn pli rekte, rapide kaj dinamike, kaj fakte tio estas unu el la aldonaj defioj por pliefikigi la agadon de eksteraj rilatoj de UEA kaj ke vere estu funkcianta strukturo kiu faciligas internan komunikadon kaj reciprokan spertiĝadon, ĉar ofte temas pri tio, ne temas pri la fakto ke oni gajnas per eksteraj rilatoj estas sendita al individuoj, sed ke ĉiuj sciu, ĉiu spertu, ĉiu kontaktu kun aliaj organizoj kun kiuj eblas krei kunlaboron, ĉar estas iu komuna grundo inter la asocioj. Estas fakte havaĵo de la tuta organizo kaj nenio de individuo, kaj tio estas vere grava, ĉio, kio okazas, estas frukto de teamlaboro, kaj tion mi vere ŝatus pli kaj pli enkonduki kaj stabiligi en UEA-medio.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments