El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj arkeologoj longe klopodis kaj sukcesis reaperigi la kolorojn de antikvaj argilaj figuroj

| 2017-09-18
Bookmark and Share


   Antaŭ 43 jaroj, kiam ĉinaj arkeologoj tre atenteme, per ŝoveliloj, brosoj kaj vatbulteniloj, malfermis la teron kiu dum du mil jaroj kovris la argilajn figurojn de soldatoj kaj ĉevaloj ĉirkaŭ la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.k. -- 207 a.k.), ili tute ne atendis, ke tuj post granda ĝojo alvenos neforgesebla bedaŭro: la koloroj sur tiuj vivecaj figuroj rapide sekiĝis, leviĝis kaj defalis... "Vi eĉ ne havis tempon foti ilin!" Tion diris Xia Yin, esploristo kaj direktoro de la sekcio pri protektado de antikvaĵoj de la Muzeo de Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.



    "Ŝanĝiĝo de la medio estas la ĉefa kialo de tia kolora defalo, kaj tion sekvas mikroorganismo kaj solvebla kemi-kombinaĵo. "Media ŝanĝiĝo, mikroorganismo kaj solvebla kemi-kombinaĵo estas la tri ĉefaj malamikoj de la koloroj de argilaj figuroj en la maŭzoleo," Xia Yin diris. "La humideco kaj temperaturo sub la tero estas malsamaj ol tiuj sur la tero, kaj la unuaj servas kiel gardilo de la koloroj sur antikvaĵoj. Sed kiam la antikvaĵoj estas elterigitaj, la surfaco tuj sekiĝas, la kolora lako rapide volviĝas kaj defalas. Tio estas ege bedaŭrinda. Kiam ni trovis la argilaĵojn de la maŭzoleo, ni ankoraŭ ne havis la kapablon konservi la belajn kolorojn sur ili." 



   Por solvi la problemon, ekde la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj kaj eksterlandaj sciencistoj faris multjarajn laborojn kaj kunlaborojn, kaj ili faris neatenditajn eltrovojn. Ĉinaj arkeologoj trovis artefaritajn "ĉinan bluon" kaj "ĉinan purpuron" el la koloroj sur la argilaj soldatoj kaj ĉevaloj, kaj tio longigis je multaj jaroj la historion de artefaritaj koloroj en Ĉinio.



    "Silikat-kupro-bario estas tipa pigmento de la 'ĉina bluo' kaj la 'ĉina purpuro'." Xia Yin klarigis, ke la trajto de la koloroj estas artefarita kombiniĝo. Oni miksas azuriton, malakiton, bariton kaj kvarcon, kaj varmigas ilin en la temperaturo de mil gradoj. Tiel aperas la nova materio.



    Post analizo sciencistoj trovis ankaŭ, ke la purpura koloro sur la argilaj figuroj ne troveblas en la naturo, kaj ke ĝi devas esti per la manoj de la homoj kombinita. Pro malfacileco de la kombinado tia purpuro estas tre rara kaj kara.



    Xia Yin diris, ke la "ĉina purpuro" estas kombinaĵo de silikat-kupro-bario. Por ĝin akiri oni bezonas ne nur kunfandigon, pro la kvalita malstabileco, sed ankaŭ la kapablon regi ĝustan rilatumon inter materialoj kaj taŭgan varmecon dum la kombinado. "Eĉ hodiaŭ, en laboratorio ellabori tian koloron estas malfacile kaj ne certigite," Xia Yin diris. "Kiel antikvuloj de Qin-dinastio povis havi tian teknikon? Kial ili povis aperigi tiun ĉi koloron, kiu ne ekzistas en la naturo? Kion ĝi signifas? Tio estas nesolvita mistero ĉar oni ne trovis mencion pri ili en antikvaj libroj."


    Nun, turistoj povas jam spekti la buntajn kolorojn de la elterigitaj argilaj figuroj: ekzemple la nigra hararo, ruĝa harrubando, roza vizaĝo, nigraj aŭ brunaj okuloj, purpura vesto kaj blua manik-rando... Dank' al interreta teknologio oficiale malfermiĝis la cifereca muzeo de la terakota armeo el la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin. Spektantoj povas rigardi kaj observi la "ĉinajn kolorojn" sur la argilaj figuroj tra la "altdifinaj" fotoj kun dudek-miliardaj rastrumeroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments