El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio antaŭenpuŝas la utiligon de etanola benzino

| 2017-09-14
Bookmark and Share

    Trinkinte vinon stiri aŭton estas danĝera ago ne permesata de leĝoj. Sed se la aŭtoj mem veturados surstrate post "drinkado" de alkoholo, tio helpos al protektado de la medio, kaj fariĝos unu el la rimedoj de veturado per pura fuelo, kiujn oni devas kuraĝigi kaj antaŭenigi.



    Lastatempe 15 departementoj de la ĉina registaro, inkluzive de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, Nacia Energi-Administracio, Ministerio de Financo kaj tiel plu, kune publikigis projekton pligrandigi la produktadon de etanolo kiel biobrulaĵo kaj antaŭenpuŝi la uzadon de etanola benzino por aŭtoj. Laŭ la projekto, ĝis la jaro 2020 Ĉinio tutlande principe realigos tutflankan utiligon de etanola benzino por aŭtoveturado.


    Etanolo, alinome spirito vina, estas organika materialo. Ĝi apartenas al reproduktebla fuelo, estas farita per fermentado de sorgo, maizo, terpomo, batato kaj aliaj. Se vi miksas etanolon en benzinon laŭ certa proporcio, vi ricevas etanolan benzinon uzeblan por veturigi aŭtojn. Tia etanola benzino ne ĝenas la veturadon, dum ĝi mildigas ellason de karbondioksido, tiun de enspireblaj partikloj kaj poluadon kaŭzatan de aliaj venenaj substancoj. Do, sekureco kaj pureco estas la avantaĝoj de etanola benzino.



    Laŭ la projekto de Ĉinio, la lando antaŭenpuŝos la etanolan benzinon E10, kio signifas miksi 10 porcentojn da etanolo en benzinon. La miksaĵo fariĝos mediprotekta benzino.


    Nun la sekureco de fuelo kaj la problemo de mediprotektado tagon post tago fariĝas fokusa problemo, kiu limigas daŭrigeblan disvolvon. Etanolo, pro la avantaĝoj de reprodukteblo, mediprotekteco, matureco de tekniko, oportuneco kaj facileco de disvolvigo, jam fariĝis ideala kombinaĵo por benzino kiel anstataŭaĵo de petrolo. Ĝi estas disvastigita en multaj landoj, kaj ĝiaj produktado kaj konsumo tutmonde kreskas.



   Krome, por lando kiu multe foruzas grandan kvanton da nafto, la utiligo de etanola benzino povas parte anstataŭigi petrolon, kaj tio havas gravan signifon por la nacia sekureco pri fuelo.


    Pli grave estas, ke disvastigo de etanolo kiel brulaĵo povas starigi kanalon longperiodan, stabilan kaj regeblan por granda kvanto da prilaborataj agrikulturaj produktaĵoj, tiel altigi la regkapablon de la ŝtato super la merkato de grenoj.



   Ekde 2001 en Ĉinio disvolviĝas la produktado de etanola fuelo. Jam en 11 provincoj tra la tuta lando oni jam faras provojn por disvastigi la uzadon de tia benzino. La konsumkvanto de etanola benzino okupas kvinonon de la totala konsumkvanto de normala benzino. Certe, la prezoj de ambaŭ estas samaj.


    Laŭ la konigo de fakuloj, usona aŭtoritata esplor-organizo faris eksperimenton pri 16 realaj aŭtoj kaj trovis, ke neglekteblas la diferenco de benzinkonsumado inter normala benzino kaj etanola benzino E10.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments