Leciono pri la fetora toŭfuo, specialaĵo de la provinco Hunan
de USUI Hiroyuki
Pekino estas la ĉefurbo de Ĉinio, kaj tio signifas ke homoj de plej diversaj lokoj de la lando venas ĉi tien kunportante sian hejmlokan gastronomion. Tio foje erarigas eksterlandanojn aŭ almenaŭ min mem, ke pekinaj estus multaj el la fakte alilokaj pladoj. Unu ekzemplo estas chòudòufu, kiu ja sufiĉe fortimige signifas toŭfuon kiu ... fetoras!
Hunan-a speco de la fetora toŭfuo
Nu, en diversaj landoj de la mondo estas manĝaĵoj fifamaj pro odoraĉo - iuj fromaĝoj, fermentitaj fiŝaĵoj kaj simile -, kaj ilia odoro plejparte ŝuldiĝas al fermentado. Fakte mi estas amanto de tiaj manĝaĵoj. Do alveninte al Pekino mi ĝoje voris ankaŭ la fetoran toŭfuon, kies odoron ankaŭ kaŭzas fermentado. Nu, mi devas konfesi, ke ĉiam igis min manĝi tiuspecan toŭfuon parte la fakto, ke manĝante ĝin mi povas surprizi ĉinojn, kiuj ne ĉiam mem sukcesas konsumi tiun ĉi fermentitan toŭfuon.
Ĉu mia amata serpenteto?
Ĉi-foje mi vizitis Changsha, la provinca ĉefurbo de Hunan, por raporti pri la ĉinlingva oratora konkurso "La Ponto de la Ĉina Lingvo". Tiuokaze mi konsciiĝis ankaŭ, ke jen estas la hejmurbo de la fetora toŭfuo. Nu, eĉ en Pekino multaj stratbudoj reklamas, ke ili preparas la aŭtentike Changsha-an fetoran toŭfuon. Do jam en la unua vespero en la urbo mi provis lokan fetoran toŭfuon vendatan de populara vendejo kaj trovis, ke la nigrakoloraj frititaj toŭfupecoj ne tiom aĉe odoras sed gustas sufiĉe pike. Nu, ankaŭ la pikeco estas karakterizaĵo de la pladoj de la provinco.
Serpentaĵo kun rizo
Dum mia restado tie mi ja plurfoje manĝis lokan fetoran toŭfuon sed mi iomete seniluziiĝis pri ĝia ne tiom forta odoro. Mi tamen trovis kvazaŭ kompense alian interesan manĝaĵon en la hotelo, kie mi restadis kaj preskaŭ ĉiam manĝis. Temas pri serpentaĵo. Antaŭ multaj jaroj, kiel knabo mi legis pri la manĝado de serpento en iu fama japana novelo kaj revis iam mem frandi ĝin. Nun finfine venis la okazo por realigi la multjaran revon. Ankaŭ la serpentaĵo estis gustigita per kapsiko. Ĝia karno enhavis multe da etaj ostoj kaj ne tiom facile manĝebla, sed la haŭto estis facile manĝebla kaj donis al mi la senton, ke jen mi frandas ĝuste la serpentaĵon. Do mi fariĝis pli ol kontenta.
La hejmloko de Mao Zedong
Oni ne devus forgesi, ke la provinco Hunan estas ankaŭ la hejmloko de Mao Zedong, la patro de la nova Ĉinio. Li naskiĝis en la urbeto Shaoshan, 130 kilometrojn sudokcidente de Chansha, sed en Changsha mem sur la t.e. Oranĝ-insulo meze de la rivero Xiang staras la giganta, 32 metrojn alta busto de la juna Mao. Ĝian konstruadon en 2007 iniciatis la provinca registaro de Hunan kaj la tuta konstrua laboro estis finita du jarojn poste.
Statuo de Mao Zedong en Changsha
Busto de la juna Mao sur Oranĝ-insulo, Changsha
Foto de Mao farita en la restoracio Palaco de la Fajro
En la lasta tago de mia restado mia grupo vizitis la buston, kaj poste iris tagmanĝi en restoracio, kiu nomiĝas Huogongdian aŭ laŭlitere la Palaco de la Fajro. Mi unue supozis, ke la restoracio portas la vorton "fajro" pro la pika gusto de multaj lokaj pladoj, sed tiu supozo poste evidentiĝis erara. Fakte tie de pluraj jarcentoj estas templo dediĉita al la dio de fajro, kaj ĉirkaŭ la templo laŭgrade elkreskis stratbudoj, kie oni servis diversajn etmanĝaĵoj inkluzive de la frtitita fetortoŭfuo. La restoracio, kie mi manĝis, elkreskis el unu el tiuj budoj.
Sur anonctabulo antaŭ la enirejo de la restoracio estas skribite, ke Mao Zedong mem vizitis la restoracion en 1958 kaj gustumis i.a. la fetoran toŭfuon kaj komentis, ke ĝi odoraĉas kaj bongustas. Kiel mi jam skribis, mi ne ĉiam konsentas kun Prezidanto Mao pri la fetoreco de tiu ĉi toŭfuo. Sed estis plezuro havi la okazon manĝi en la restoracio, kies pladojn li mem ĝuis kun aplaŭdo, kaj malgraŭ ĉio mi aĉetis du sakojn da fetortoŭfupecoj por disdoni al miaj gekolegoj kaj geamikoj en Pekino. Do finfine ankaŭ pri la Hunan-a fetora toŭfuo mi ne estis tiom malkontenta. Nu, mi estas ankaŭ amanto de la pika gusto.
Ĉio klariĝis nur post la reveno al Pekino
Nur post la reveno al Pekino kaj fakte jam verkante tiun ĉi artikolon mi klare komprenis, ke estas du specoj de la fetora toŭfuo. Unu el ili estas la fritita fetora toŭfuo kun la nigra koloro de Hunan specife, kaj de la suda parto de Ĉinio ĝenerale. La alia speco estas tiu manĝata en la norda parto de Ĉinio inkluzive de Pekino, kaj ĝi estas trempata en fermentiga suko kaj manĝata tia kia ĝi estas, do sen fritado. Oni ekzemple metas ĝin sur kaĉon, miksas la tuton kune kaj manĝas. Ĝi havas salan guston kaj pli forte odoras ol la suda variaĵo.
Pekina variaĵo de la fetora toŭfuo: nepre ne fritu ĝin!
Tio rememorigis al mi fetore fatalan aŭ fatale fetoran katastrofon, kiun mi spertis en la unua jaro de mia restado en Pekino antaŭ kvin jaroj. Tiam mi aĉetis la pekinan variaĵon de la fetora toŭfuo kaj fritis ĝin hejme. Rezulte en la kuirejo de mia tiama loĝejo restis la fetoro dum unu tuta semajno! Siatempe ĉinoj, kiuj aŭdis de mi pri la afero, admonis, ke estas du specoj de la fetora toŭfuo, sed nur kvin jarojn poste al mi vere klariĝis pri kia diferenco temis. Jen do la plej grava leciono, kiun mi lernis dank' al la ĉi-foja vizito al Changsha.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat