El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono: biomalkomponebla plasto

| 2017-09-12
Bookmark and Share

   Lastatempe ĉinaj kaj usonaj sciencistoj evoluigis novan teknikon, kiu povas grandskale altigi la varmo- kaj akvorezistecon de la biomalkomponebla plasto -- polilaktoacido, malaltigi la koston en ĝia komerca produktado kaj mildigi poluadon. Laŭ la informoj publikigitaj de la usona Universitato de Nebrasko-Lincoln, la tekniko estas kune evoluigita de la universitato kaj la ĉina Universitato Jiangnan. La kerno de la tekniko estas, ke oni varmigas fibrojn el polilaktoacido ĝis 200 gradoj kaj malrapide ilin malvarmigas por ricevi produktaĵojn kun pli grandaj kapabloj varmo- kaj akvorezista. La sciencista grupo raportis, ke tiuspeca varmigo povas doni al bio-plasto proprecojn samajn al tiuj de normala plasto, kaj samtempe la nova tekniko estas pli simpla kaj mediprotekta ol la nun uzata.



    Bioplasto estas la plasto farita pro la funkcio de mikroboj surbaze de naturaj materialoj, ekzemple amelo. Ĝi estas reproduktebla, kaj do havas sufiĉe grandan kapablon protekti medion. La polilaktoacido havas ankaŭ alian nomon "maiza plasto", kaj estas unu el la specoj de bioplasto. Kiel makromolekula kombinaĵo ĝi estas farita el maizo aŭ aliaj agrikulturaj produktaĵoj kiuj riĉe entenas amelon, kaj povas nature malkomponiĝi. Do, ĝi estas plasto kun granda potencialo por mediprotektado. Sed ĝis nun ĝia praktika utiligo estas limigita pro malgranda rezistkapablo kontraŭ varmo kaj akvo.



    Sciencistoj diris, ke ili malkovris la rilatojn inter la temperaturo dum varmigo, la grado de kompleksa kombiniĝo kaj la fortikeco de la plastaj fibroj. Ili jam realigis daŭran produktadon en laboratorio, kaj nun serĉas eblon utiligi la teknikon por produktada procezo en industria skalo.



    Nuntempe, pro la problemoj de kosto kaj de teknikoj plejparto da bioplastaj produktaĵoj en la mondo fakte estas faritaj el kombinitaj bioplasto kaj normala plasto. Ju pli granda la kvanto de entenataj bio-elementoj, des pli granda la kapablo protekti la medion. Se la kunlaboroj de la supre menciitaj sciencistoj ĉinaj kaj usonaj povos esti vere utiligataj, ni povos havi pli da "centprocentaj" bioplastaĵoj, kaj tiam reutiligo de forĵetaĵoj kaj forbruligo de plastaj ruboj ne plu estos problemo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments