【E-Radio】Ruĝa Klifo en Qinghai-provinco estis elektita por esti la unua Marsosimula bazo de Ĉinio.

| 2017-09-12
Bookmark and Share

                       


Saluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ruĝa Klifo en Qinghai-provinco estis elektita por esti la unua Marsosimula bazo de Ĉinio.


– Universitato en Pekino uzas vizaĝrekonan sistemon por identigi studentojn.


– Hidroelektrejo financata de Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj estas konstruata en Rusio.


– Robotoj parkas aŭtojn en pekina parkejo.



– Ruĝa Klifo en Qinghai-provinco estis elektita por esti la unua Marsosimula bazo de Ĉinio.


La regiono Hongya de la mongol- kaj tibet-nacia aŭtonoma subprovinco Haixi en Qinghai-provinco estis elektita kiel loko por la unua Marsosimula bazo de Ĉinio. Fakuloj konsideras ĝin la loko plej simila al Marso en Ĉinio, kaj per tiu bazo oni celas plenigi enlandan mankon de bazo por scienca edukado.



– Universitato en Pekino uzas vizaĝrekonan sistemon por identigi studentojn.


En la 3-a de septembro Pekina Instruista Universitato bonvenigis milojn da novaj studentoj. Ĉiu el ili devis stari dum du sekundoj antaŭ maŝino por fini sian registriĝon per vizaĝrekona kontrolo. Dum tiu procezo aŭtomate kreiĝas foto, kiun la studento ricevas kiel memoraĵo. Enirejoj de studentaj loĝdomoj de tiu universitato estos ekipitaj per vizaĝrekona sistemo, kaj kameraoj en la konstruaĵoj povos atentigi administrantojn pri ĉeesto de nekonatuloj.

 


– Hidroelektrejo financata de Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj estas konstruata en Rusio.


Estas konstruata ĉe Kime-rivero en Karelio, Rusio, la hidroelektrejoj Beloporozhskaja 1 kaj 2, kiu estas la unua projekto en Rusio financata de la Nova Dislvolva Banko de BRICS-landoj kaj havos instalitan kapaciton de 50 megavatoj. Laŭplane ĝi estos finkonstruita en 2019. Tiu projekto ricevis investon de ĉirkaŭ 200 milionoj da usonaj dolaroj. 



– Robotoj parkas aŭtojn en pekina parkejo.


En la subtera parkejo de Wukesong, en Pekino, maŝino skanas licencoplaton de aŭtomobilo, kaj sekve la kliento devas parki ĝin en difinita loko kaj konfirmi per tuŝekrano, ke neniu estas ene de la aŭto kaj ke manbremso estas funkcianta. Post tio roboto aŭtomate transportas la aŭton al loko, kie ĝi restos parkita. Por repreni la aŭton sufiĉas tajpi la platnumeron sur la tuŝekrano, por ke roboto revenigu la aŭton.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments