El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldoniĝis la ĉina-angla versio de Romano pri la Tri Regnoj tradukita de ĉino

| 2017-09-08
Bookmark and Share

    Lastatempe la Ŝanhaja Fremdlingva Eduka Eldonejo eldonis nove tradukitan ĉinan klasikaĵon Romano pri la Tri Regnoj en tri volumoj kun la du versioj en la lingvoj ĉina kaj angla kontraste aranĝitaj. Jen ĉiuj kvar verkoj de la ĉina klasika literaturo (Ĉe Akvorando, Pilgrimo al la Okcidento, Romano pri la Tri Regnoj, Ruĝdoma Sonĝo) havas sian version ĉin-anglalingvan.


    La ĵus eldonita traduko estas farita de Yu Sumei, profesoro de la Orient-ĉina Instruista Universitato, kaj polurita kaj reviziita de Ronald C. Iverson. Tio estas la unua fojo, ke ĉino faris kompletan tradukon de tiu ĉi 120-ĉapitra klasikaĵo. Krom kelkaj poemoj kaj intrigoj ellasitaj, en la traduko oni preskaŭ realigis la kontrastecon inter la ĉina kaj la angla lingvoj frazo-kontraŭ-fraze. Oni ankaŭ aldonis necesajn klarigojn pri la kulturo.




    Por faciligi al la legantoj ĝuadon de la originala kaj tradukita tekstoj, la volumoj estas kompilitaj laŭ kontrastigo de la lingvoj ĉina kaj angla en la sinsekvaj paĝoj. La liniaj desegnoj faritaj en antikveco helpas legantojn senti la kulturan kaj historian kernon de la klasikaĵo. La koncernaj klarigoj, nomlistoj kaj bildoj pri personaj rilatoj povas helpi legantojn havi klaran komprenon kaj tuŝi la esencon de ĉina civilizacio.


    Fakuloj diris, ke en la romano aperas multaj roloj, kompleksaj historiaj scenoj kaj malsamaj batalejoj, kaj ke en metaforoj kaj aludoj estas kaŝitaj pritaksoj de diversaj politikaj fortoj kaj rilataj generaloj kaj oficiroj. Ĉio ĉi tio prezentas grandan defion al tradukanto. Sed la traduko de Yu Sumei fidelas al la originalo, kaj sekvas la kutimon de anglalingvaj legantoj, tiel montrante kaj fidelecon kaj lertecon.



   En 2008, omaĝe al la 150-a datreveno de naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof, eldoniĝis la Esperanta versio de Romano pri la Tri Regnoj. La romano estas esperantigita de Li Shijun (Laŭlum, 1923-2012), membro de la Akademio de Esperanto, verkisto kaj honora membro de UEA. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments