El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 45-jara jubileo de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en Pekino, Ĉinio

| 2017-09-08
Bookmark and Share


    Antaŭtagmeze de la 6-a de septembro en la sidejo de la Pekina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj okazis prelegkunveno memore al la 45-jara jubileo de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. 


    Ĉeestis la kunvenon funkciuloj de la Ĉina Societo por Studoj pri Popola Amikeco, specialaj gastoj invititaj el Japanio kaj homoj el diversaj rondoj de ambaŭ landoj. Dum la kunveno prelegis He Liliang, Wang Taiping, Li Geng, Saionji Kazuteru, Matsuzaki Kimiyo kaj aliaj. Ili rememoris diversajn epizodojn antaŭ kaj tuj post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ankaŭ rakontis pri la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la dulandaj rilatoj kiujn ili mem persone spertis. La prelegantoj ankaŭ esprimis fidon al la perspektivo de la ĉina-japana amikeco en la estonteco, tiel elvokante fortan aprobon de la ĉeestanta publiko.


    Ĉi-jare oni festas la 45-jaran jubileon de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. La 29-an de septembro 1972 Ĉinio subskribis la Komunan Deklaron de la Ĉina kaj Japana Registaroj i.a. anoncante tujan starigon de la diplomatiaj rilatoj je la ambasadora nivelo inter la du landoj, kaj tiel komencis novan ĉapitron de la ĉina-japanaj rilatoj. Kiel Matsuzaki Kimiyo diris en sia prelego, Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj kun longa historio de interrilatoj; tiu historio estas kvazaŭ vasta oceano, kaj la bedaŭrinda epoko nur guto da akvo en tiu oceano. La amikaj rilatoj de la du landoj kongruas kun la interesoj kaj atendoj de la dulandaj popoloj, kaj certe indas, ke ni kune klopodu por realigi ilin. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments