El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel 10 ĉefaj amaskomunikiloj en mondo taksas BRICS?

| 2017-09-05
Bookmark and Share

   Rusa novaĵ-agentejo TASS


    Ĉina iniciato pri la modelo "BRICS plus" estas tre grava. "BRICS plus" rompis la tradician koncepton de regiona kunlaboro, vastigis novan vojon por internacia kunlaboro kaj formis novan internacian platformon por dialogoj. Tio ankaŭ plene montras, ke Ĉinio ludas gravan rolon ne nur inter BRICS-landoj, sed ankaŭ en la tuta mondo. 


   Brazila ĵurnalo: The Rio Times


    La brazila prezidento Michel Temer jam vojaĝis al Xiamen, Ĉinio, por ĉeesti la 9-an Pintkunvenon de BRICS-landoj. Nuntempe, la ekonomio de Brazilo estas ankoraŭ en disvolviĝo. Dum la kunveno, Brazilo kaj aliaj BRICS-landoj subskribos multajn interkonsentojn pri komerco kaj investado. 


   Sud-afrika ĵurnalo: Pretoria News


    Kun alproksimiĝo de la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj en 2017, popoloj de Ĉinio, Rusio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Barato esperas, ke la kunveno povos antaŭenigi kunlaborojn inter BRICS-landoj en kampoj de financo, komerco, edukado ktp. La 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj liveros al emerĝaj ekonomioj pliajn ŝancojn kaj aldonos al tutmonda ekonomio movforton.


   Sud-afrika amaskomunikilo: SABC


    La mekanismo de BRICS ekzistas jam de pli ol 10 jaroj malgraŭ multaj malfacilaĵoj, kaj tio montras komunan deziron de BRICS-landoj, nome havigi pli bonan pozicion en la tutmonda ekonomia ordo ne nur por ili mem, sed ankaŭ por ĉiuj evoluantaj ekonomioj. Dum la kunveno de BRICS-landoj en Xiamen estos diskutoj pri kelkaj ŝlosilaj kampoj, kiel Sud-Suda kunlaboro, politika kunlaboro inter BRICS-landoj, la funkciado de la Nova Disvolva Banko ktp.. Se kunlaboroj povos esti sukcese plenumitaj, do la dua "ora jardeko" de BRICS-landoj estos efektivigita. 


   Germana Radiostacio: Deutsche Welle


    BRICS-landoj simbolas la motoron de ekonomia evoluo en la 21-a jarcento kaj reprezentas la ŝanĝantan mondan dispozicion de geopolitiko kaj geoekonomio. BRICS-landoj povos rapide disvolviĝi dum la venontaj dekoj da jaroj, kaj iom post iom fariĝi la kerno de la tutmonda ekonomio. 


   Hispana gazato: Economia Exterior


    En la lastaj jaroj, la ekonomia disvolviĝo de BRICS-landoj moviĝas al pli alta nivelo. La kvar emerĝaj ekonomioj, nome Ĉinio, Rusio, Barato kaj Brazilo, kun Sud-Afriko fariĝis granda ekonomia unuo, kiu havas fortan kapablon por mem disvolviĝi, kaj BRICS-landoj povos "ekflugi denove".


   Singapura ĵurnalo: Lianhe Zaobao


    Post dek jaroj, BRICS-landoj jam iom post iom fariĝis influa organizo en la mondo. Dum la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj en Xiamen, Ĉinio kaj Barato racie traktos la landliman aferon, kaj tiel starigos internacian ekzemplon, tio estas pozitiva faktoro por la disvolviĝo de BRICS-landoj en la estonteco. 


   Kanada ĵurnalo: The Global and Mail


    BRICS-landoj reprezentas 40% de la monda loĝantaro kaj jam fariĝis emerĝaj ekonomioj kun rapida ekonomia kreskado. La disvolviĝoj de la BRICS-landoj kaj iliaj kunlaboroj estas gravaj por antaŭenigi ekvilibron de la tutmonda ekonomio. 


   Usona amaskomunikilo: ABC


    Alportante grandegan impulson la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj plifirmigos kaj disvolvos la kunlaborajn rezultojn dum la lastaj dek jaroj. La renkontiĝo de BRICS-landoj estas bezono de tiuj landoj por disvolviĝo. Krome, sub la nuna situacio, kiam la tutmonda ordo ŝanĝiĝas, la kunveno estas grava ŝanco por dialogoj inter Ĉinio kaj Barato. Ilia kunlaboro estas precipe grava. 


   Usona novaĵ-agentejo: AP


    La ĉefa atingo de BRICS-landoj estas transigi la fokuson de tutmonda potenco al evoluantaj landoj kaj havigi al ili pli multan parolrajton en diskutoj pri la tutmonda ekonomio de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko. Krome, BRICS-mekanismo ankaŭ alproksimigas BRICS-landojn.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments