El Popola Ĉinio>头条新闻>

BRICS-landoj ludas pli kaj pli gravan rolon en la mondo

| 2017-08-31
Bookmark and Share

    De la 3-a ĝis la 5-a de septembro la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj okazos en Xiamen, Fujian-provinco, Ĉinio. La emblemo de la ĉi-foja pintkunveno, kun la turniĝanta terglobo en la formo de ventokaptinta velo, simbolas la ekveturon de BRICS-landoj per velŝipo por krei novan futuron, kaj tio metafore montras ke tiuj landoj ludos pli kaj pli gravan rolon en la mondo.



   La 5 BRICS-landoj venas el 4 kontinentoj, la totala areo de iliaj teritorioj estas 3 dekonoj de la teritorioj de ĉiuj landoj de la mondo, kaj la nombro de ilia totala loĝantaro 4 dekonoj de la tutmonda loĝantaro. Nun BRICS-landoj jam starigis inter si pli ol 60 kunlaborajn mekanismojn multflankajn. Laŭ la datumoj publikigitaj de la Ĉina Ministerio de Komerco kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF), la proporcio de la ekonomia agregaĵo de BRICS-landoj en tiu de la tuta mondo altiĝis de 12% ĝis 23% en la pasintaj 10 jaroj; tiu de la totala kvanto de negocoj de 11% ĝis 16%; kaj tiu de investoj al fremdaj landoj de 7% ĝis 12%. Tio signifas, ke la kontribuo de la kvin landoj al la kreskado de la monda ekonomio superis 50%.



    Depost 2013, en la pintkunvenoj de BRICS-landoj okazas renkontiĝoj inter BRICS-landoj kaj najbaraj landoj kaj organizoj. Ili paŝon-post-paŝe esploris kaj vastigis la kanalojn de kunlaboroj inter BRICS-landoj kaj aliaj landoj. Kun pli da landoj kunlaborantaj kaj en pli granda skalo la kunlaboroj inter BRICS-landoj kaj aliaj landoj sukcesas havi pli grandan movforton.

   Evandro Carvalho, direktoro de la Centro pri Studado pri Ĉinio kaj Brazilo sub la brazila universitato Fonduso Getulio Vargas, diris, ke en la fono de nun ofte okazantaj konfliktoj la spirito de BRICS-landoj estas nemankebla, ĉar ĝi povas unuigi ĉiujn kaj montri al ili la direkton.


    David Thomas, plenuma ĉefadministranto de la aŭstralia konsulta kompanio Think Global Consulting, diris, ke BRICS-landoj povas partopreni en internacia financa investado per sia platformo kaj novstarigita organizo, kaj, ludi sian rolon en decidado kaj mastrumado de mondaj aferoj.


    Krome, BRICS-landoj senĉese fortigas sian mekanismon, ĝustatempe harmoniigas siajn starpunktojn, kune priparolas gravajn internaciajn kaj regionajn aferojn, kaj gardas la unuiĝon kaj interesojn de disvolviĝantaj landoj. Marina Larionova, estro de la Esplora Instituto pri Internaciaj Organizaĵoj sub la rusa Nacia Esplora Universitato -- Altlernejo pri Ekonomiko en Moskvo, diris, ke en la lastaj jaroj la disvolviĝantaj landoj povas akiri pli fortan voĉdonan kvoton kaj plian parolan rajton en IMF kaj la Monda Banko, kaj tio estas unu el la ĉefaj sukcesoj de kunlaborado inter BRICS-landoj.


    La ĉi-foja pintkunveno estos nova ŝanco por BRICS-landoj komenci novan jardekon de kunlaboroj. Kiel gastiganto Ĉinio firmigos pli intimajn partnerajn rilatojn man-en-mane kun aliaj BRICS-amikoj, tiel ke la tuta velŝipo povu atingi pli brilan estontecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments