Gardistoj de la bela Kekexili en Ĉinio
La ŝtatnivela naturrezervejo Kekexili kun areo de 45 mil kvadrataj kilometroj estas konata kiel "La lasta peco da pura lando por la homaro". Ĝi estas la perfekta kombinaĵo de alpa ekosistemo kaj altebenaĵo-malsekeja ekosistemo kun senkompare granda biodiverseco. En Kekexili estas 210 specioj de plantoj, el kiuj 72 estas specioj unikaj al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj tie vivas pli ol 230 specioj de sovaĝaj bestoj, el kiuj 20 estas ŝtatnivele protektataj.
La 7-an de julio 2017 la naturrezervejo Kekexili estis enlistigita kiel monda heredaĵo en la 41-a Sesio de la Komitato pri Mondaj Heredaĵoj de Unesko. La tibeta antilopo estas konsiderata kiel "la fiero de Kekexili". En la plej prospera tempo la kvanto de tibetaj antilopoj atingis 200 mil. Sed fine de la 20-a jarcento ŝaloj faritaj el lano de tibetaj antilopoj estis bonvenaj. La merkata prezo de nur 100 gramoj da ŝalo estis 50 mil usonaj dolaroj, dum ĝi bezonas lanon el tri aŭ kvar tibetaj antilopoj. La postulado al felo de tibetaj antilopoj signifis ilian murdiĝon. Granda nombro da tibetaj antilopoj estis ĉasmortigitaj, tiel ke ilia kvanto rapide malkreskis al malpli ol 20 mil.
En 1997 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis starigon de la ŝtatnivela naturrezervejo Kekexili, kaj komenciĝis batalo kontraŭ armitaj ŝtelĉasistoj. La aŭtoritatoj de la ŝtatnivela naturrezervejo Kekexili starigis protektajn staciojn laŭ Qinghai-Tibeta Ŝoseo por bloki ŝtelĉasistojn. Sed la plej efika, rekta kaj ankaŭ primitiva kontraŭrimedo estis patrolado, kiu montriĝis tre malfacila. Kutime patrolado bezonis kelkajn tagojn, kaj devigis la patrolantojn vivi subĉiele dum tiu tempo. Ili devis rapide vagi tien kaj reen en sovaĝejo por kapti ŝtelĉasistojn.
La klimato de la naturrezervejo estas ekstreme severa, kun la plej malalta temperaturo je minus 46 gradoj en ekstrema kazo.
En la vintro ĉio frostiĝas. Se laborantoj trafis glaĉeron, ili devis ŝovi siajn manojn kaj piedojn en glacian akvon kaj tiel rompi glacion. En la somero glacio kaj neĝo komencas fandiĝi, kaj ĉie en Kekeli aperas marĉoj, kaj patrol-aŭto povas en iu ajn momento sinki en marĉon fariĝante ne kapabla plu moviĝi.
Ŝtelĉasistoj en Kekexili estis malicaj kaj kruelaj, kaj do ĉiufoje kiam laborantoj patrolis en montoj, eblis okazi armita konflikto inter laborantoj kaj ŝtelĉasistoj.
Dank' al tiuj ĉi penigaj agadoj kontraŭ ŝtelĉasado, la tibeta antilopo nuntempe ne plu estas endanĝerigita specio.
Laŭ statistikoj de la aŭtoritatoj de la ŝtatnivela naturrezervejo Kekexili, depost 2006 en la naturrezervejo okazis neniu kontraŭleĝa ĉasado. La kvanto de tibetaj antilopoj denove plimultiĝis ĝis 60 mil.
Krom ĉi tiuj laborantoj, kiuj eĉ riskis sian vivon por protekti Kekexili, tie estas ankaŭ grupo da ordinaraj personoj, kiuj memvole partoprenis en la ekologia protektado de Kekexili.
Ĉe la nacia ŝoseo G109 de Xining al Kekexili estas neprofitcela servejo, ĉiuj dungitoj tie estas homoj kun la forta konscio pri mediprotektado, kaj ilia laboro ĉefe estas forigi rubaĵojn laŭ la itinero de Kekexili al Tibeto.
Kiel natura heredaĵo kun la plej granda areo kaj la plej granda alteco, Kekexili fariĝis modelo de la konstruado de ekologia civilizacio de Ĉinio.
Nuntempe la tendenco de tutmonda varmiĝo minacas la tutan homaron, sed en Kekexili oni povas vidi esperon kaj penojn de Ĉinio por la celo de la Unuiĝintaj Nacioj pri daŭrigebla disvolvado en 2030.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat