Kio estas "dezajnado sur la plej alta nivelo"?

| 2017-08-31
Bookmark and Share


   La Propono pri Disvolvo de la 12-a Kvin-jara Plano por la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo, adoptita de la 5-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de KPĈ en la 18-a de oktobro 2010, prezentis la ideon de pli granda fokuso sur dezajnado ĉe la plej alta nivelo kaj tutampleksa planado. La koncepto poste estis transprenita en la reforman programon de Ĉinio kaj emfazita en aliaj oficialaj dokumentoj kaj kunvenoj de la centra gvidantaro. 


    "Dezajnado sur la plej alta nivelo" reprezentas ŝlosilan elementon de la reformoj de Ĉinio. Tio signifas, ke la centra gvidantaro respondecas pri elpensado de sistema tutampleksa plano por la reformoj de la lando el strategia perspektivo, kun la celo pli bone distribui ĉiujn resursojn necesajn kaj certigi efikan realigon de ĝiaj celoj.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments