Spektakla oratora konkurso de la ĉina, kaj impetado de tiu ĉi lingvo en la mondo
Kiam estis decidite ke mi iru al la urbo Changsha, Hunan-provinco, por ĉeesti kiel spektanto en la fina sesio de la 16-a "Ponto de la Ĉina Lingvo", ĉinlingva oratora konkurso por eksterlandaj universitataj studentoj, mi ne rimarkis ke mi fakte jam ĝin konas. Sed iom poste reviviĝis al mi la memoro, ke en 2012, kelkajn monatojn post mia alveno al Pekino mi spektis la finan sesion de la tiujara 11-a "pontokonkurso" elsenditan per televido. Tiam la spektadon rekomendis al mi Liu Sigong, mia tiama kolego, kiu intertempe emeritiĝis. Verŝajne mi tiam komprenis ne tiom multe kiom nun, kaj tamen eĉ sen multe da lingvoscio eblis kompreni, ke ne nur temas pri ordinara oratora konkurso sed kolosa spektaklo kun diversaj distraj elementoj.
Sur la scenejo kolektiĝas la tuta konkursantaro.
La "pontokonkurso" estis lanĉita en 2002 fare de Hanban aŭ la Oficejo de la Konsilio por Internacia Disvastigo de la Ĉina Lingvo, neprofitcela publika organizaĵo ligita al la Eduka Ministerio de Ĉinio. En la komencaj jaroj la konkurso okazis en diversaj lokoj kiel la urbo Jinan (Shandong-provinco), Pekino, kaj la urbo Changchun (Jilin-provinco). Sed ekde 2008 ĝi daŭre okazas en Changsha kunlabore kun la Hunan-a Radiotelevida Stacio. En Ĉinio diverslokaj televidstacioj produktas diversajn programerojn, el kiuj iuj foje akiras tutlandan famon, kaj la stacio en Hunan estas unu el la produktantoj de tiaj programeroj.
Unu ĉeesto taŭgas pli ol dek vidoj
Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj, diras la zamenhofa Proverbaro. Nu, en lia tempo ankoraŭ ne ekzistis televido. Nuntempe oni devus diri: Unu ĉeesto taŭgas pli ol dek vidoj... aŭ pli precize dek televidadoj. En tiu vespero iom post la 7-a kaj duono mi atingis la halon, kie estis baldaŭ okazonta la fina sesio de la konkurso. Fakte estis por mi la unuafoja sperto fariĝi parto de la reale (t.e. ne televide) spektanta publiko dum oni filmas televidan programeron. Pro tio jam antaŭ la komenciĝo de la filmado sur la scenejo kapturne svarmis lumoj de diversaj koloroj, kaj oni diktis al ni kiel aplaŭdi, kaj ĉiam esti preta por eventuala apero sur televida ekrano ne forgesante rideti.
Flagoj de diversaj landoj
Mi scivoleme rigardis al amaso da naciaj flagoj de diversaj landoj pendigitaj sur la muroj ambaŭflanke de la halo. Nur malrapide mi komencis kompreni, ke tie pendas la flagoj de ĉiuj landoj, kiuj reprezentiĝas en la ĉi-jara konkurso: 112 landoj. Devas esti sur la scenejo atendantaj entute 145 partoprenantoj de la konkurso, kiuj pasigis unu monaton en Ĉinio por streĉa konkurado.
La fokuso de la vespero
Tiuvespere tamen la fokuso estis sur la kvin finaj elektitoj, kiuj reprezentas la kvin kontinentojn de la mondo. Mohammed Elmoiez (Zhao Zhixing) el Sudano/Afriko, Bin Muhamad Shahmeer (Sha Mier) el Malajzio/Azio, Anne-Aelis Myriam (Liu Siyuan) el Aŭstralio/Oceanio, Daniel Patrick (Mu Chenpeng) el Usono/Ameriko kaj Berhard Haefner (He Bende) el Germanio/Eŭropo. Rimarku, ke ĉiu el ili havas sian ĉinan nomon montritan interkrampe, kiu foje rilatas al la vera nomo kaj foje tute ne, kaj nur tiuj ĉinaj nomoj estis uzataj dum la tuta sesio. Jen afero, kiu jam komence de mia restado en Ĉinio surprizis min multe, ĉar en Japanio oni vere malofte eĉ havas ideon doni al eksterlandanoj japanan nomon. Interesa kultura diferenco, pri kiu mi eble iam verkus alian artikolon.
De maldekstre en la unua vico: Berhard Haefner, Bin Muhamad Shahmeer, Mohammed Elmoiez, Daniel Patrick kaj Anne-Aelis Myriam
La navigado laŭ la mara Silka Vojo prezentita sur la scenejo
Mohammed Elmoiez, la ĉampiono de la konkurso
Ili kvin prezentis sin per vigla, humura parolo kaj iuj eĉ kantis aŭ dancis. La sesio estis de tempo al tempo spicita de diversaj aliaj elementoj: ekzemple kantoj de profesiaj kantistoj. Foje aperis juna ĉina magiisto, kiu ne nur prezentis sian arton, sed ankaŭ gvidis grandskalan surscenejan prezentadon de la mara Silka Vojo aŭ tiun de la moderna ĉina vivo, kaj samtempe ne forgesis doni demandojn al la kvin elektitoj. Fine elektiĝis la du lastaj personoj, Mohammed Elmoiez kaj Bin Muhamad Shahmeer.
Nun per la formo de la pli tradicia kvizo-programero okazis duelo inter Mohammed Elmoiez kaj Bin Muhamad Shahmeer pri aferoj kiuj rilatas al Ĉinio. Pro sia surprize fekunda scio pri la aferoj ĉinaj fine triumfis la 19-jara Mohammed Elmoiez kiel la unua laŭreato el Afriko. Tiu ĉi fakto mem estas iom surpriza vid-al-vide de tio, ke en ĉinaj televidaj programeroj nuntempe aktivas ne malmultaj afrikanoj, kiuj elmontras tre bonan scion de la ĉina lingvo, kaj pri tio bone konscias la ĉina publiko.
La stato antaŭ la epoko de la Konfucea Instituto
Ĉeestante tiu ĉi grandiozan sesion mi rememoris, ke nur antaŭ kelkaj jardekoj estis epoko, kiam oni opiniis ke la ĉina lingvo aŭ la japana lingvo estas preskaŭ "ne lernebla" por homoj el aliaj mondopartoj. Nu, en la okcidento ja ĉiam estis manpleno da ĉinologoj aŭ japanologoj, kiuj ne ŝparis penon por ellerni tiujn lingvojn, sed longe daŭris, ke por ordinaraj homoj el Eŭropo aŭ Amerikoj lerni tiajn lingvojn estis absolute ne imageble. Nun tio tute ŝanĝiĝis. La ekonomia avanco de Japanio en la 1980-aj jaroj komencis ŝanĝi la rutinan percepton de la okcidentanoj, kaj post du jardekoj tiu de Ĉinio pli radikale devigas la lastajn rekonsideri iliajn fiksajn ideojn.
Mi ne memoras ĉu tio okazis en la UK en Tampereo (1995) aŭ en tiu en Berlino (1999) - plej verŝajne okaze de la unua. Tiam alparolis min iu eŭropa samideano maljuna, kiu diris ke li memlernis la ĉinan lingvon. Li do prenis min por ĉino kaj volis praktiki la lingvon kun mi. Ĉar mi mem iam lernis la ĉinan, mi aŭskultis lin iomete paroli en la lingvo kaj trovis, ke verŝajne pro la izolita memlernado lia ĉina lingvo tiom deformiĝis ke estis malfacile kompreni kion li intencas diri. Ja ankoraŭ ne estis la epoko de la Konfucea Instituto, kiu parenteze estis oficiale lanĉita en 2004. Antaŭ tio supozeble ekzemple en Eŭropo estis malfacile trovi eblon lerni en bonkvalitaj ĉinlingvaj kursoj.
La impetado de la ĉina lingvo en la mondo reliefigita
Tia epoko nun definitive jam pasis. Nuntempe eblas lerni la ĉinan lingvon preskaŭ ĉie en la mondo kaj tiun eblon komencas utiligi pli kaj pli multe da homoj. En la fokuso de la ĉi-foja sesio estis ne nur Mohammed Elmoiez sed ankaŭ lia samlandanino Ghofran Shamseldin, kies ĉina nomo estas Li Can. Ŝi eĉ estas studentino de la sama universitato kiel la laŭreato: la Universitato de Adis-Abebo. Ŝia aparta malfacilo estas, ke ŝi estas blinda kaj ne povas legi nek skribi la ĉinajn ideogramojn, kvankam ŝi kun granda peno studas la ĉinan lingvon aŭde kaj parole. Dum la sesio ŝi kantis faman ĉinan kanton kaj montris, ke ŝi jam posedas la lingvon. Unu el la kulminoj de la sesio estis la anonco, ke ŝi sukcese trapasis la ekzamenon de la tria nivelo de HSK, Hanyu Shuiping Kaoshi aŭ la norma ekzameno de la ĉina lingvo. Oni pli frue donis al ŝi eblon ekzameniĝi malgraŭ ŝia nekapablo legi kaj skribi la ideogramojn.
Ghofran Shamseldin, dua de dekstre
La tuta konkurso mem ĝenerale kaj la kazo de Ghofran Shamseldin estas frapaj ekzemploj de tio, ke la ĉina lingvo ne plu estas amata ĉevaleto de kelkaj eksterlandanoj, sed lingvo kiu helpas vin supreniri la hierarkion de sociaj statusoj en multaj landoj de la mondo. Tiun rolon ĝis nun plej multe ludis la angla lingvo, sed nun ankaŭ la ĉina pli kaj pli impete komencas ludi tian rolon. Nuntempe ankoraŭ estus tre frue antaŭdiri kiomgrade daŭros tiu impetado sed estas certe, ke la lingvo tre rapide impetas kiel tion montras ekzemple la fakto, ke tiu ĉi spektakla konkurso estis lanĉita nur antaŭ dekkvin jaroj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat