El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina marĉeja parko kolektas dezajnplanojn tutmonde

| 2017-08-24
Bookmark and Share


    Parko de Wenyu-rivera marĉejo en nordorienta Pekino estos ekkonstruita en la venonta jaro. Ĝia tereno ekvivalentos 6,5 olimpikajn arbarojn, kaj ĝia akvo kovros preskaŭ dek mil muojn. Post finkonstruado, ĝi estos la plej granda pulmo de Pekino, kaj povos reteni pluvakvon por satelita urbo de Pekino. Nun oni tutmonde kolektas dezajnoplanojn de la parko, kaj la unuapaŝa dezajno estos finita antaŭ la fino de la kuranta jaro.


    La parko kovras tri distriktojn, Chaoyang, Changping kaj Shunyi, kaj ĝi estas la dua verda zono de Pekino. Ĝi situas je 20 kilometroj for de Tian'anmen-placo, je sep kilometroj de la ĉefurba flughaveno kaj je 21 kilometroj de la satelita urbo de Pekino.


    Respondeculo de investa centro pri akvo de Pekino diris, ke Wenyu-Parko estas unu el la dek grandaj ĝardenoj laŭ Qinghe-rivero. La aliaj naŭ parkoj inkludas Tri Montojn kaj Kvin Ĝardenojn, Olimpikan Arbaron, Futur-sciencan Urbon ktp. La celo estas ĉe renkontiĝo de Wenyu-rivero kaj Qinghe-rivero malfermi vastan areon bluan kaj verdan.


 

    Qinghe-rivero kaj Wenyu-rivero apartenas al la akvosistemo de la Norda Kanalo, kaj ili kunfluas al la satelita urbo de Pekino. La parko situanta ĉe la renkontiĝo de la du riveroj povas kolekti 12 milionojn da kubmetroj da pluvo, ekvivalente mezgrandan akvokonservejon, kaj povas redukti la inundon dum pluvego. Laŭ kalkulo, post finkonstruado de la parko grande altiĝos la kontraŭ-inunda kapablo de la satelita urbo de Pekino, nova urbeto de Tongzhou. Ĝi povos protekti la satelitan urbon de Pekino kontraŭ inundo.


    Por faciligi promenadon, la vojreto en la parko estos refoje dezajnita, kaj kurejoj kaj muzeo estos malfermitaj.


    Nun oni tutmonde kolektas planojn pri la pejzaĝoj de la parko, kaj la dezajnado estos plenumita en la fino de la kuranta jaro. Laŭplane vidindaĵoj de arbaro kaj akvoj estos finkonstruitaj en 2020, la unuafaza konstruado finiĝos en 2025 kaj tiam la parko malfermiĝos al la publiko, kaj ĝi estos plene finkonstruita en 2030.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments