El Popola Ĉinio>头条新闻>

Verda ŝanĝo de Xiajiang-vilaĝo en Zhejiang-provinco, Ĉinio

| 2017-08-24
Bookmark and Share

La panoramo de Xiajiang-vilaĝo (fotita en la 9-a de aŭgusto)
 

La supra foto: Xiajiang-vilaĝo en 2003 (dokumenta foto); la malsupra: Xiajiang-vilaĝo en 2017 (fotita en la 9-a de aŭgusto)
 

    Xiajiang-vilaĝo en Fengshuling-urbeto de Chun'an-gubernio, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio, estas bela vilaĝo en malproksima monto ĉe suda bordo de Qiandao-lago. Tie videblas verda monto, klara rivero, verdaj bambuoj kaj puraj stratoj.

 

Turistoj en Xiajiang-vilaĝo, la 9-an de aŭgusto
 

Turistoj en vinber-plantejo de Xiajiang-vilaĝo, la 9-an de aŭgusto
 

    En la lastaj jaroj laŭ la ideo "verda disvolvado", la vilaĝanoj konstruis metanujojn kaj per tuboj kunligis ilin al kuirejoj, necesejoj kaj porkejoj, tiel la vilaĝo fariĝis vaste konata ekologia ekzempla vilaĝo pro uzado de metano. Krome la vilaĝo penadis por plibonigi ekologian medion kaj evoluigi organikan agrikulturon. Oni plantis vinberujojn kaj fragujojn en forcejo kun areo de centoj da muoj, tearbojn, persikujojn kaj gardeniojn ĉe rivero kaj valo. Tie dum la tuta jaro floras floroj kaj bonodoras legomoj kaj fruktoj.

 

Turistoj irantaj sur strato de Xiajiang-vilaĝo (fotita la 9-an de aŭgusto)
 

Xiajiang-vilaĝano Jiang Lijuan (la unua de maldekstre) kaj ŝiaj patro (la unua de dekstre), patrino (meze) kaj filo en sia korto funkciigata kiel hejma gastejo, la 9-an de aŭgusto
 

    En 2015 Xiajiang-vilaĝo gajnis la titolon 3A-klasa turismejo kaj ekde tiam ĝi allogas al si pli kaj pli multajn turistojn el diversaj lokoj. Por liveri al turistoj oportunon pri loĝado, vilaĝanoj malfermis 23 hejmajn gastejojn. En la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro la vilaĝo akceptis pli ol 60 mil turistojn kaj de tio multe profitis. "Belaj pejzaĝoj" kaj "monto de floroj kaj fruktoj" alportis grandegan ŝanĝon al la enspezoj de vilaĝanoj. En 2016 la totala enspezo de la vilaĝo kalkuliĝis al 51,09 milionoj da juanoj, 16-oble pli granda ol tiu de 2001.

 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments