Kio estas socialismo kun ĉinaj trajtoj?

| 2017-08-24
Bookmark and Share



 

    La koncepto de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas unuafoje substrekita de Deng Xiaoping en lia parolo en la malferma ceremonio de la 12-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 1982. Li montris, ke oni devas integri la universalan veron de marksismo al la realo de Ĉinio, sekvi sian propran vojon kaj konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj.


    La koncepto konsistas el tri kolonoj, nome vojelekto por atingi la celojn, teoria kadro por gvidi agadon, kaj politika sistemo por estigi fundamenton por procedi sur la ĝusta vojo. La vojelekto estas rimedo por realigi la celojn, la teoria kadro estas agadgvido kaj la politika sistemo estas baza garantio. La tri kolonoj estas integraj al la klopodoj por konstrui la socialismon kun ĉinaj trajtoj. La koncepto de la socialismo kun ĉinaj trajtoj teorie kaj praktike respondis la demandon, kian socialismon konstruas Ĉinio, granda lando kun grandega loĝantaro kaj malforta ekonomia bazo? Kiel ĝi konstruas la socialismon?


    La imperativo por konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj estas bazita sur la fakto, ke Ĉinio estas en la unua fazo de socialismo. La ĝenerala aliro estas antaŭenigi ekonomian, politikan, kulturan, socian kaj ekologian progresojn, dum la ĝenerala celo estas realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio.1




                                                                                                                                            Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments