El Popola Ĉinio>头条新闻>

La monde plej profunda fervoja stacidomo konstruata sub la Granda Muro de Ĉinio

| 2017-08-24
Bookmark and Share



    En la loko je 102 metroj sub la kerna zono de la Granda Muro kaj la malnova fervojo Pekino-Zhangjiakou la konstruado de la fervoja stacidomo por grandrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Zhangjiakou iras bonorde. Laŭ konigo de koncerna laboranto, en desegnado kaj konstruado de la stacidomo oni uzis plej novajn konceptojn kaj teknikojn. Tiu plej profunda fervoja stacio en la mondo kunligonta Pekinon kaj Zhangjiakou estas ne nur unu el la gravaj transportaj instalaĵoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino en 2022, sed ankaŭ grava konsistiga parto de rapida pasaĝertransporta pasejo inter Pekino, Baotou kaj Lanzhou.



    Jiang Si, respondeculo de la projekto, diris ke la stacidomo konsistas el tri partoj: kajo, entrajn-kajo kaj eltrajn-kajo en malsamaj surfacoj. Tio signifas, ke en la estonteco pasaĝeroj devos dufoje preni lifton supren kaj malsupren po 62 metrojn. En la stacidomo oni instalos avangardajn ekipaĵojn kiel rekta kaj klina liftoj por liveri al pasaĝeroj oportunon en rapido kaj komforto.


 

    Kial la stacio estas konstruita en tiel profunda loko subtera? Laŭ Lv Gang, ĝenerala dezajnisto de la stacio, la elekto de loko de la stacio estas rezulto de ĉiuflanka konsidero, nome por servi al Yanqing, Vintraj Olimpikoj en 2020, kaj la pejzaĝejo Badaling, ankaŭ por protekti la stacidomon Qinglongqiao, la Grandan Muron, kaj speciale por protekti la vojlinion de la stacio Qinglongqiao. Parolante pri la komforteco kaj persona sekureco de pasaĝeroj Lv Gang diris, ke dum la konstruado de la stacidomo, vizaĝe al tre komplika medio, oni devas ne nur esti aŭdacaj kaj singardemaj, sed ankaŭ dependi de teknika novigo.


     Dai Longzhen, vic-direktoro de la projekto diris, ke la dispozicio de la stacio disigos pasaĝerojn en- kaj elstaciajn. En la stacidomo estos konstruita pasejoj por savado, pasaĝeroj povos atingi sekuran pasejon je malpli ol 50 metroj for de ili. Kvar ventoliloj liveros al la stacio freŝan aeron. La stacidomo havas strukturon kontraŭ 8-grada tertremo. Dai Longzhen aldonis, ke kvankam pasaĝeroj devas preni trajnon subtere je 100 metroj, tamen ilia sekureco estos garantiata.

 

    Nuntempe, 40% de la tuta projekto estas plenumita. Laŭplane ekfunkcios la fervojo Pekino-Zhangjiakou en la fino de 2019. Tiam la tempo por vojaĝi inter urbocentro de Pekino kaj la Granda Muro estos nur 20 minutoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments