El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germanaj sciencistoj esploris italan vulkanon per ĉinaj senpilotaj flugiloj

| 2017-08-23
Bookmark and Share

    Fremdlanda amaskomunikilo raportis, ke lastatempe germana scienc-teamo, per la senpilota flugilo DJI, ĉina marko, fotis la eŭrope plej altan, grandan kaj aktivan vulkanon -- Etna en Italio. Oni akiris ne nur bildojn de la vulkano fotitajn de termografa kamerao, sed ankaŭ specimenon de gaso en ĝia interno.

 

 

    La teamo el la germana universitato Johannes Gutenberg en Mainz, estas gvidata de la vulkanologo Jonathan Castro. Laŭ la raporto, hazarde Castro rimarkis ke lia DJI-flugilo povas kapti fotojn haltante super vulkana kratero kaj tute ne estas ĝenita de vento kaj cindrero, kaj pri tio li havis la penson esplori vulkanon per senpilota flugilo.

 

 

    Sekve, li kaj lia teamo plenumis esploradon pri Etna dum 6 tagoj per du flugiloj. Unu el la flugiloj kunportis termografan kameraon por monitori temperaturon, kaj la alia kunportis instrumenton kiu povas mezuri diversajn gasojn por analizi ilian konsiston kaj ŝanĝon de la vulkano.

 

 

    Castro diris: "Miloj da homoj loĝas proksime al la vulkano, pro tio ni devas pli bone koni la aktivadon de la vulkano." Per eniro de senpilota flugilo en la vulkanon, sciencistoj povas pli multe koni la vulkanon kaj fari pli taŭgan planon por evakui homojn antaŭ erupcio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments