El Popola Ĉinio>Videoj>

Intervjuo al Maria Rosaria Spano

| 2017-08-22
Bookmark and Share

 

    Kion UEA faras por Esperanta Kulturo? Kaj kiu estas la rolo de Universalaj Kongresoj en la disvolvado de Esperanta Kulturo? Dum la ĵus okazinta UK en Seulo, Maria Rosaria Spanò, estrarano de UEA pri Kulturo, parolis al El Popola Ĉinio pri tiu temo.

 

    Pri la programo de la 102-a UK en Seulo:

 

    Mi respondecas pri kulturo kaj kongresoj kadre de la estraro de UEA, kaj dum tiu ĉi kongreso estis vere tre elstara kultura agado, kiu tradicie kaj kutime havas diversajn programerojn kiuj fukusiĝas pri la valorigo de nia kulturo kaj mi ŝatus aparte emfazi ke ankaŭ ĉijare okazis la Belartaj Konkursoj, la Oratora Konkurso por la junularo, kaj ankaŭ kelkaj aliaj tre interesaj programeroj, samkiel la serio de Aŭtoraj Duonhoroj kaj ankaŭ Libroj de la Jaro, per kiu oni prezentas la lastatempajn eldonitaĵojn kiuj aperis dum la interkongresa tempo, do fakte ekde la pasintjara kongreso en Nitro ĝis la kongreso en Seulo. Do, inter la 101-a kaj la 102-a.

 

    Belartaj Konkursoj de UEA:

 

    Mi komencas per unu el la plej elstaraj kaj kulturaj aranĝoj kiujn mi kutime antaŭvidas en la Universala Kongreso: temas pri la Belartaj Konkursoj. Ĉijare, fakte dum la unua jaro de mia mandato kiel estrarano de UEA okazis unu el la plej grandaj defioj kiujn mi devis alfronti ĝis nun: nome mi devis transpreni la taskon, fakte kunlabore kun aliaj estraranoj kaj antaŭuloj de la gvidantoj de belartaj konkursoj, mi devis alfronti la taskon trovi la novajn gvidantojn de la Belartaj Konkursoj, tio estas vere granda defio ĉar la ĝisnuna prezidanto, Humphrey Tonkin, kaj la ĝisnuna sekretario, Michela Lipari, post vere longa kaj elstara servado en siaj oficoj decidis retiriĝi kaj daŭre subteni, kompreneble, kaj kontribui al la agado, sed forlasi siajn postenojn. Post longa interkonsiliĝo kaj konsultado inter mi, la prezidanto de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA, ni identigis la plej taŭgajn gvidantojn por la Belartaj Konkursoj, do temis vere pri granda kaj grava torĉo por transpreni, sed ni vere trovis elstarajn gvidantojn por tiu ĉi tradicia kultura agado de UEA. Temas pri Miguel Fernández Martín kiel prezidanto kaj Miguel Gutiérrez Adúriz kiel sekretario. Danke al la iniciatemo kaj fervora agado de la novaj gvidantoj eblis konsistigi ĉiujn juĝkomisionojn de la diversaj branĉoj de la Belartaj Konkursoj, kaj tio okazis danke al ilia granda kaj entuziasma kunlaboremo. Ili sukcesis reaktivigi homojn kiuj estis sufiĉe malproksimaj de la movado dum la lastaj jaroj kaj revenigi al UEA plurajn homojn kiuj ne plu estis ligitaj al ĝi, do ili vere faris tre valoran laboron. Kaj ĉi jare, tre bedaŭrinde ili ne povis vojaĝi al Seulo por prezenti mem la premiitojn kaj la laboron kiun ili faris. Mi transprenis tiun taskon kaj gvidis la koncernan programeron. Kaj vere estis granda kaj emociplena defio por mi, ĉar ili estas ne nur elstaraj kunlaborantoj sed ankaŭ ili ambaŭ estas miaj grandaj amikoj, do homoj kiujn mi sentas aparte proksimaj al mi, kaj estis vere granda plezuro kaj honoro por mi paroli ilianome. Mi transdonis la salutvortojn de la sekretario kaj la prezidanto omaĝis nin per video, en kiu li deklamas kaj kantas unu el siaj plej elstaraj poemoj, kaj tio vere estis emociplena momento por ĉiuj.

 

    Oratora Konkurso de UEA:

 

    Aldone al la Belartaj Konkursoj okazis ankaŭ la Oratora Konkurso de UEA por la junularo. Tiu konkurso estas ĉefe adresita al la junuloj ĝis 30 jaroj, por kuraĝigi kaj plievoluigi la parolarton en Esperanto, kio estas tre grava. Kaj fakte tio estas grava ne nur kadre de nia movado, sed ankaŭ kiel ekstermovada kapablo: ni ĉiuj spertis kaj spertas kiom gravas bone kaj konvinke argumenti kaj alparoli publikon. Ĉijare estis interesa koincido, ĉar ni havis samtempe trikontinentan ĵurion, ĉar estis nia ĉijara prezidanto, Rafael Henrique Zerbetto el Ameriko, ni havis Brian Moon el Eŭropo, kaj Tahira Masako el Azio, do tri kontinentoj estis reprezentitaj, kaj estis tute interese, ĉar la kandidatoj respegulis tiun saman strukturon: estis kandidato el Azio, kandidato el Ameriko kaj kandidato el Eŭropo. Tio estis vere interesa koincido. Kaj ni ankoraŭfoje konstatis ke la parolarto en Esperanto bezonas vere pli da atento kaj valorigo, ĉar ne nur ĝi gravas ene de nia komunumo, ene de nia movado, sed ĝi valoras ankaŭ kadre de alekstera agado, ĉar ekzemple kiam oni havas la ŝancon alparoli grandan publikon kiu konsistas el gravuloj, eminentuloj, estas tre bezonate havi bonan kapablon, efike argumenti, efike konvinki kaj transdoni ankaŭ bonan bildon pri si kiel oratoro. Tio estas vere, vere grava. Kaj ĉijare ni havis tre interesan gajninton, temis pri Adrián Alejandro el Argentino. Li estas plurtalenta kaj plurfaceta homo, ĉar temas samtempe pri komisiito pri kulturo de TEJO, sed li ankaŭ tre brile kaj efike trejnis la verdan futbalteamon kiu ĉijare unuafoje venkis kontraŭ loka teamo. Li ankaŭ multe kaj valore helpis la laborojn de la kongreso per gravaj taskoj, ekzemple protokolado dum komitatkunsidoj, kio estas tute grava tasko。

 

    Aŭtoraj Duonhoroj, Libroj de la Jaro kaj la lanĉo de “Jaro de Esperanta Kulturo”:

 

    Aldone al tio, okazis ankaŭ aliaj tradiciaj programeroj: ni havis ĉijare sep aŭtorajn duonhorojn, fakte tio signifas ke ankaŭ en ekstereŭropa Universala Kongreso eblis tute bone reprezenti nian literaturon, la aranĝo estis tre sukcesa. En la aŭtoraj duonhoroj estis tre tre multnombra publiko, kaj aldone al tio okazis alia tradicia programero nomata Libroj de la Jaro, kaj en tiuj du apartaj programeroj eblis fakte prezenti la plej lastatempajn novaĵojn kiuj aperis danke al la elstara aŭtora agado kiun ni havas en nia movado. Kaj ni povis vere konstati ke la disponebla tempo por plenigi tiun programeron estis vere tro malmulte da tempo, ĉar ne nur estis sufiĉe riĉa plano pri la prezentotaj verkoj, sed estis ankaŭ lastminutaj aliĝoj de eldonejoj aŭ reprezentantoj de eldonejoj, kaj tio vere transdonis la tre bonan senton, ke la eldona agado ene de nia movado estas vere tre tre fervora kaj riĉa, kaj ĉefe profesinivela: dum la interkongresa periodo estis liveritaj elstare kvalitaj verkoj ankaŭ laŭ la tre grava grafika aspektigo, tio estas frukto de profesinivela laboro. Kaj ĝuste por emfazi la gravecon de esperanta kulturo en ĉiuj siaj esprimoj kadre de nia movado, UEA decidis lanĉi por la venonta jaro tute apartan temjaron: temas pri la Jaro de Esperanta Kulturo, kaj pere de ĝi ni celas diskonigi kaj paroligi nian kulturon, tiel ke ĝi estu pli kaj pli konata, sed ne nur ene de nia komunumo, sed ankaŭ al ekstero, ĉar estas iniciatoj kiel la temjaroj, kiuj vere lokas sin ene de la komunuma agadkampo, do certe estas iniciatoj kiuj estas gravaj por ni, por kleriĝi pri nia kulturo, pri niaj valoroj kaj pri niaj iniciatoj, sed temas ankaŭ pri la konsciiga flanko, ĉar estas ligo efektive inter la du kiam temas pri diskonigo de kulturo, ĉar ni havas grandajn valoraĵojn por montri al la ekstero kaj pro tio ni kuraĝigas je ĉiuj niveloj kaj en diversaj mondopartoj simpoziajn prezentojn, legajn agadojn, tiel ke nia kulturo, kiel literaturo, kaj muziko, kaj kinarto, ktp. povu vere disflori tra la tuta mondo kaj ankaŭ esti vere valorita antaŭ la okuloj de la ekstera mondo. Tio ankaŭ estas tre tre tre grava!

 

Intervjuis kaj muntis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments