El Popola Ĉinio>头条新闻>

La biletvendado de la dokumenta filmo pri sekssklavinoj superis 100 milionojn da juanoj

| 2017-08-21
Bookmark and Share


La biletvendado de la dokumenta filmo Dudek Du, kiu rakontas pri la statoj de ĉinaj postvivantoj de seks-sklaveco, donis al la filmo ĉampionecon inter la ĉinaj dokumentaj filmoj.


Dudek Du prezentas la statojn de ĉinaj postvivantoj de seks-sklaveco de la japana armeo.


La filmo dokumentas la lastajn tagojn de la postvivantoj kaj prezentas la historion per ilia propra rakontado. Tio estas la valoro de la filmo.


En la dokumenta filmo Dudek Du estas intervjuataj 22 eksaj sekssklavinoj, kies averaĝa aĝo estas pli granda ol 90 jaroj. Kvankam ĉi tiu temo estas tre peza, tamen la filmo estas ekstreme memrega, ne estas intence sensacia aŭ uzas suferadon kiel vendaĵon. Ĝi ne rekte citas bildojn el historiaj materialoj, nek intence gvidas la viktimojn rememori la detalojn de tiu tempo, sed trankvile aŭskultas kion ili rakontas, kaj klopodas laŭeble ne remalfermi la cikatrojn, respektante iliajn volojn.



En la dokumenta filmo tamen ne mankas ankaŭ korvarmigaj kaj esperdonaj scenoj. Iu viktimo kantas fronte al la lenso de kamerao kaj ridas kiel infano, kaj alia ploris kortuŝite kiam ŝi parolas pri toleremo kaj komprenemo de siaj familianoj.

 

Ĉinaj dokumentaj filmoj nun kapablas rompi la nunan staton kaj sukcesi en la merkato, ĉar ilia altkvalita enhavo estas pli simpla kaj pura kompare kun tiuj de aliaj komercaj filmoj. Ili daŭrigas dokumentadon kun sincereco kaj persistemo kaj tuŝas la koron de la spektantaro. La publiko emocie resonas kun la filmo. Krome tio estas ankaŭ enkorpiĝo de la pli kaj pli diversiĝanta gusto de la spektantaro. Ili ankaŭ havas grandan deziron por ĉiaj altkvalitaj dokumentaj filmoj kun la pligrandiĝo de la merkato.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity:El Popola Chinio

Facebook:EPC El Popola Chinio

Twitter:El Popola ChinioWeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments