Retrorigardo de pintkunvenoj de BRICS-landoj (II)
La Kvina Pintkunveno de BRICS-landoj
Dato: Marto 2013
Loko: Durban de Sud-Afriko
Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio
Fruktoj: En la kunveno kun la temo pri partnereco inter BRICS-landoj kaj Afriko, unuafoje okazis dialoga kunsido de gvidantoj de BRICS-landoj kaj Afriko, kiu eligis pozitivan signalon de volo de BRICS-landoj pri kunlaboro kun afrikaj landoj en infrastrukturo, akcelo de interligo kaj interlaboro de Afriko kaj ellaso de evolua potencialo de Afriko.
La Sesa Pintkunveno de BRICS-landoj
Dato: Julio 2014
Loko: Fortalezo de Brazilo
Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio
Fruktoj: La kvin ŝtatestroj deklaris starigon de Nova Disvolv-banko de BRICS-landoj kaj tiun de kontingenca rezerva aranĝo. La banko de BRICS-landoj, kun ĉefsidejo en Ŝanhajo, celas subteni infrastrukturan konstruadon kaj daŭripovan disvolvadon de BRICS-landoj kaj aliaj novaj ekonomioj.
La Sepa Pintkunveno de BRICS-landoj
Dato: Julio 2015
Loko: Ufa de Rusio
Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio
Fruktoj: Sub la temo "partnereco inter BRICS-landoj -- potenca faktoro en monda evoluo", la kvin gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri gravaj demandoj politikaj kaj ekonomiaj tutmonde kaj kunlaboro inter BRICS-landoj. En la kunveno Ufa-deklaro kaj ĝia agadplano estis publikigitaj, kaj Ekonomia Partnereca Strategio de BRICS-landoj estis aprobita.
La Oka Pintkunveno de BRICS-landoj
Dato: Oktobro 2016
Loko: Goa de Barato
Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio
Fruktoj: La kunveno aprobis Goa-deklaron, kiu agnoskas, ke la mondo travivas profundajn ŝanĝiĝojn kaj iras al internacia ordo pli justa, demokratia kaj plurpolusa kun la centra rolo de UN, kaj surbaze de la internacia juro. BRICS-landoj devas sekvi la spiriton de solidareco kaj reciproka kompreno kaj konfido kaj fortigi kunordigon kaj pragmatan kunlaboron en mondaj aferoj.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola ChinioWeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat