El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj teamoj elstaris en internacia konkurso de elektronika sporto

| 2017-08-18
Bookmark and Share
 

    Lastatempe en Seatlo, Usono, okazis la 7-a Internacia Konkurso de DOTA2, kiu estas la plej influa okazaĵo de elektronika sporto en la tuta mondo. Ĉinaj teamoj elstaris en ĉi tiu konkurso: nome, kvar el la kvin teamoj eniris en la liston de la plej fortaj kvin, fakte okupante ĉiujn lokojn escepte de la unua.

 

    En la lastaj jaroj la tutmonda industrio de elektronika sporto disvolviĝis tre rapide, kaj la disvolviĝo de la industrio fariĝis grava garantio por normigo kaj maturiĝo de elektronika sporto. La Pariza Komitato por la Gastigpeto de la Olimpikoj eĉ rimarkigis, ke ili renkontiĝos kun reprezentantoj de la Internacia Olimpika Komitato kaj tiuj de elektronika sporto por diskuti pri la ebleco fari elektronikan sporton programero de la Olimpikoj en 2024.

 

    Nuntempe la totala produktovaloro de la ĉina industrio de elektronika sporto estas pli ol 50 miliardoj da juanoj, kaj tiel la lando superis Sudan Koreion kaj Usonon, fariĝante la plej granda merkato de elektronika sporto en la tuta mondo. En la estonteco tiu ĉi industrio en Ĉinio, kun helpo de nova platformo de retaj rektaj elsendoj, teknikoj de virtuala realo kaj poŝtelefonaj komunikaj teknikoj ktp. eniros en la periodon de rapida disvolviĝo. La evoluo de la ĉina industrio de elektronika sporto ankaŭ antaŭenigos la disvolviĝon de la industrio de kulturokreado en Ĉinio. En la estonteco dum sufiĉe longa tempo daŭros la tendenco, ke la industrio de elektronika sporto pli kaj pli multe integriĝos kun la industrio de kulturokreado.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments