El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis BRICS-landa Seminario pri Administrado

| 2017-08-17
Bookmark and Share

 

    Antaŭ la pintkunveno de BRICS-landoj en Xiamen de Ĉinio, okazis en la 17a de aŭgusto en Quanzhou BRICS-landa Seminario pri Administrado kun la temo "Malfermo, inkluziveco, reciproka profito kaj kungajno, kaj komuna konstruado de komunumo de komuna sorto de la homaro" okazigita de la Informada Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, kaj gastigita de Ĉina Akademio de Administrado kaj Ĉina Internacia Eldon-Grupo. Partoprenantoj el Ĉinio, Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko, Meksiko, Ĉilio, Kazaĥio, Egiptio, Indonezio, Tajlando kaj aliaj landoj diskutis pri tutmonda administrado.

 

    Post dekjara disvolvado, kunlaboro inter BRICS-landoj jam staras sur nova historia deirpunkto. Dum tiuj dek jaroj BRICS-landoj disvolviĝis de kunlaboro en ekonomio kaj komerco al framo de plurtavola kaj multkampa kunlaboroj kondukata de kunveno de gvidantoj kaj subtenata de kunveno de altnivelaj reprezentantoj pri sekureco kaj kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj. Precipe la starigo de Nova Disvolv-Banko de BRICS-landoj kaj kontingenca rezerva aranĝo markas la burĝonadon kaj kreskadon de kunlaboro inter BRICS-landoj kaj montras la agadon kaj efikecon de kunlaboro inter BRICS-landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments